La Nigrapuga pufino (Puffinus opisthomelas) estas specio de marbirdo de la familio de Procelariedoj. Tiu birdospecio estas 30–38 cm granda, kun enverguro de 76–89 cm. Iame konsiderata subspecio de la Nordmara pufino, ties fakta rilataro estas nesolvita.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrapuga pufino
Nigrapuga pufino
Nigrapuga pufino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Puffinus
Puffinus opisthomelas
(Coues, 1864)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio estas pelaga, kaj loĝas en la Pacifika Oceano kaj en la Golfo de Kalifornio. Ili venas pli proksime al tero ol aliaj pufinoj, kaj tiele ili povas esti vidataj el la bordo.[2] Ili hegemonie nestumas ĉe insuloj ĉe norda kaj okcidenta Baja California, nome Insulo Guadalupe, Insuloj San Benito kaj Insulo Natividad. Ĝi estas sufiĉe komuna ĉe la usona marbordo de centra kaj suda Kalifornio dum la plej malvarmaj monatoj de la lando.

La Nigrapuga pufino supozeble manĝas ĉefe malgrandajn fiŝojn. Tiu birdo nestumas en nestotruoj kaj kavoj; ĝi estas kolonia nestumanto.

En la pasinto, tiu birdo estis minacata de sovaĝiĝintaj katoj kaj aliaj predantoj en siaj reproduktejaj insuloj,[3] sed la problemo ŝajne estis ege nuligita. Estas ioma perdo de birdoj pro komerca reta fiŝkaptado, kaj la specio estas klasita kiel Preskaŭ Minacata fare de la IUCN ĉefe pro necerta efiko de la etenda fiŝkaptada industrio.

Notoj redakti

  1. Austin et al. (2004)
  2. Ekz. "thousands upon thousands" (miloj kaj miloj) da birdoj viditaj ĉe San Quintín (Baja California) fine de Junio: Thayer & Bangs (1908)
  3. Vidu ekz. Thayer & Bangs (1908)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti