La Mallongvosta pufinoFajnbeka pufino (Puffinus tenuirostris), komune konata kiel muttonbird (ŝafopetrelo) en Aŭstralio, estas la plej abunda specio de marbirdo sur akvoj de Aŭstralio, kaj estas unu el malmultaj aŭstraliaj indiĝenaj birdospecioj kies idoj estas komerce kolektitaj por la lanugo kaj por la viando kaj graso. La idoj estas kaptataj en retoj kaj poste metitaj en bolanta akvo dum kelkaj sekundoj. Aktuale, tiu idokolektado estas strikte limigita laŭ kvanto (200 000 individuoj jare) kaj laŭ daŭro (el 27a marto al 30a aprilo).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fajnbeka pufino
Fajnbeka pufino
Fajnbeka pufino

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Puffinus
Puffinus tenuirostris
(Temminck, 1835)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aliaj specioj redakti

En Novzelando la Griza pufino estas la loka 'muttonbird' (ŝafopetrelo), kaj ankaŭ aliaj kolektataj petrelaj specioj, kiaj la Pacifika pufino, povas esti konataj kiel muttonbirds aliloke.

Tiu specio ŝajnas rilata al la Novzelanda ŝafopetrelo kaj al la Granda pufino, ĉiuj senpintovostaj kaj nigrabekaj specioj, sed ties preciza rilataro estas ankoraŭ malhela (Austin, 1996; Austin et al., 2004). Tiuj estas inter la plej grandaj specioj de pufinoj kiuj povus aparteni al separata genro, Ardenna (Penhallurick & Wink, 2004).

Aspekto redakti

 
Plenkreskulo ĉe Burrow sur insulo Bruny. La foto estis farita nokte per flaŝoj
 
Junulo, Austins Ferry, Tasmanio, Aŭstralio

Plenkreskulo havas enverguron de unu metro, longon de 41 al 43 cm kaj pezon de ĉirkaŭ 500 g. Ili havas grizan plumaron vizaĝe, kaj la flugilpintojn kaj la voston multe pli malhela. Ili havas blankan makulon subokule. La beko estas nigra. Ili estas bonaj naĝantoj (ili havas membranajn piedojn) kaj plonĝantoj. Male ili mallerte piediras surgrunde kaj apenaŭ povas ekflugi sen vento. Ties krio estas elsendita nur surgrunde kaj estas "kuka-ruka-rah".

Kutimaro redakti

Ĝi estas migranta specio kiu reproduktiĝas ĉefe sur malgrandaj insuloj en Markolo Bass kaj Tasmanio kaj migras al la Norda Hemisfero por la boreala somero. Ĉiun aŭstrala vintro, la Fajnbeka pufino migras al maroj ĉe la Aleutoj kaj Kamĉatko. En la aŭstrala printempo, ili veturas suben laŭ la marbordo de Kalifornio antaŭ trapasi la Pacifikon reen al Aŭstralio. Entute temas pri veutrado de 15 000 km norden. Ŝajne la junuloj pasas sian unuan jaron nur en la nordo.

Reproduktado redakti

Tiu birdospecio reproduktiĝas nur en Aŭstralio, ĉe la orientaj marbordoj de la kontinento, en Tasmanio kaj sur la insuloj ĉirkaŭaj. La reprodukta sezono daŭras de septembro al aprilo. Ĝenerale la paroj restas fidelaj. La reproduktuloj konstruas grandan nestotruon de ĉirkaŭ unu metron de diametro surgrunde. Fine de novembro, la ino demetas ununuran ovon kiu estos kovata alternative de ambaŭ gepatroj: ĝenerale estas la maklo kiu kovas dum la unuaj dekkvin tagoj kaj poste la ino; dum la periodo kiam la patrobirdo estas ĉe la nesto, ĝi ne manĝas.

La elnestiĝo okazas post 53 tagoj, nome fine de januaro. La ido estas nutrata de ambaŭ gepatroj ĝis la komenco de aprilo, poste ĝi estas abandonata dum ĉirkaŭ unu monatoj dum kiu la gepatroj manĝas en maro.

Ĉiu patro nutras la ununuran idon dum periodo de 2–3 tagoj kaj poste foriras ĝis dum tri semajnoj serĉe de manĝo. Tiuj manĝoveturoj povas kovri distancon de 1,500 km kaj signifas ke la ido povas resti neatentita dum ĉirkaŭ unu semajno. Ĉe elnestiĝo la idoj pezas ĉirkaŭ 900 g, kaj povas esti pli pezaj ol siaj gepatroj. En Tasmanio, kaj ĉefe ĉe la ŝafopetrelaj insuloj de la Insularo Furneaux, la idoj estas kolektitaj tiam por manĝo kaj oleo. La plej granda populacio en la mondo (2.8 milionoj da paroj - ĉirkaŭ 12% el tiu specio) ŝajne hejmas ĉe la Insulo Babel.

Manĝado redakti

Ili manĝas ĉefe krilon, kaj ankaŭ kalmarojn kaj fiŝojn kaptitajn plonĝe ĝis deko da metroj profunde.

Kuirarta uzado redakti

Ĉar temas pri marbirdo, ties karno estas kovrata per konsiderinda kvanto de graso, kiu estas kutime formovita dum preparado de la viando antaŭ la kuirado.

Elprenita brusto rostita sur rostokrado rezultas en ruĝa kaj dika viando, kun ioma gusto simila al bovoviando pli ol al ŝafo, kun milda nuanco al maro. La teksturo de tiu viando ja estas simila al tiu de ŝafo aŭ ŝafido kaj de tie la nomo muttonbird. La plado estas plej bone manĝata uzante manojn anstataŭ tranĉilo kaj forko.

Referencoj redakti

  • Austin, Jeremy J. (1996): Molecular Phylogenetics of Puffinus Shearwaters: Preliminary Evidence from Mitochondrial Cytochrome b Gene Sequences. Molecular Phylogenetics and Evolution 6(1): 77–88. COI:10.1006/mpev.1996.0060 (HTML resumo)
  • Austin, Jeremy J.; Bretagnolle, Vincent & Pasquet, Eric (2004): A global molecular phylogeny of the small Puffinus shearwaters and implications for systematics of the Little-Audubon's Shearwater complex. Auk 121(3): 847–864. DOI: 10.1642/0004-8038(2004)121[0847:AGMPOT]2.0.CO;2 HTML resumo
  • Penhallurick, John & Wink, Michael (2004): Analysis of the taxonomy and nomenclature of the Procellariformes based on complete nucleotide sequences of the mitochondrial cytochrome b gene. Emu 104(2): 125-147. COI:10.1071/MU01060 (HTML resumo)

Identigo redakti

Gillson, Greg (2008) Field separation of Sooty and Short-tailed Shearwaters off the west coast of North America Birding (magazine)|Birding 40(2):34-40

Eksteraj ligiloj redakti