Rozpieda pufino
La Rozpieda pufino (Puffinus creatopus) estas specio de marbirdo de la familio de Procelariedoj. Tiu birdospecio estas 48 cm granda, kun enverguro de 109 cm. Ĝi estas polimorfa (multforma), kaj havas populaciojn kaj de pli hela kaj de pli malhela fazo. Kun la same helbeka Karnopieda pufino, ĝi formas la grupon Hemipuffinus, nome superspecio kiu povas havi aŭ ne havi parencon en Atlantiko ĉe la Granda pufino (Austin, 1996; Austin et al., 2004). Tiuj estas grandaj pufinoj kiuj estas inter tiuj kiuj povus esti separataj en la genro Ardenna (Penhallurick & Wink, 2004).
Rozpieda pufino | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Rozpieda pufino
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Puffinus creatopus (Coues, 1864) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Tiu specio estas pelaga, kaj loĝas en la Pacifika Oceano. Ili hegemonie nestumas sur ĉebordaj insuloj de Ĉilio, ekz. Insulo Moĉa. Ĝi estas transekvatora migranto, kiu moviĝas al ĉearktaj akvoj de Pacifiko post idozorgado. Ĝi estas sufiĉe komuna ĉe la okcidenta marbordo de Usono dum la plej varmaj monatoj de la lando.
La Rozpieda pufino ĉefe manĝas fiŝojn, kalmarojn kaj krustulojn.
Tiu birdo nestumas en nestotruoj, prefere ĉe arbaraj deklivoj. Ĝi estas kolonia nestumanto.
Nombroj de tiu pufino estis malpliigitaj pro predado fare de enmetitaj specioj, kiaj ratoj kaj katoj. Ioma perdo de birdoj okazas ankaŭ pro interplektiĝo ĉe retoj de fiŝkaptado.
Referencoj
redakti- Austin, Jeremy J. (1996): Molecular Phylogenetics of Puffinus Shearwaters: Preliminary Evidence from Mitochondrial Cytochrome b Gene Sequences. Molecular Phylogenetics and Evolution 6(1): 77–88. COI:10.1006/mpev.1996.0060 (HTML resumo)
- Austin, Jeremy J.; Bretagnolle, Vincent & Pasquet, Eric (2004): A global molecular phylogeny of the small Puffinus shearwaters and implications for systematics of the Little-Audubon's Shearwater complex. Auk 121(3): 847–864. DOI: 10.1642/0004-8038(2004)121[0847:AGMPOT]2.0.CO;2 HTML resumo
- BirdLife International (2004). Puffinus creatopus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Kriterioj kial tiu specio estas vundebla
- Carboneras, Carles (1992): 54. Pink-footed Shearwater. In: del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew & Sargatal, Jordi (editors): Handbook of Birds of the World, Volume 1: Ostrich to Ducks: 253, Plate 16. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-10-5
- Harrison, Peter (1991): Seabirds: An Identification Guide. Houghton Mifflin.
- National Geographic Society (2002): Field Guide to the Birds of North America. National Geographic, Washington DC. ISBN 0-7922-6877-6
- Penhallurick, John & Wink, Michael (2004): Analysis of the taxonomy and nomenclature of the Procellariformes based on complete nucleotide sequences of the mitochondrial cytochrome b gene. Emu 104(2): 125-147. COI:10.1071/MU01060 (HTML resumo)
Eksteraj ligiloj
redakti- La Rozpieda pufino, fotoj
- BirdLife Species Factsheet. Arkivigite je 2009-01-05 per la retarkivo Wayback Machine