La Kanaria pufinoDuna pufino (Puffinus holeae) estis relative granda pufino nome birdospecio de la familio de Procelariedoj, kiu reproduktiĝis en la arkipelago de Kanarioj de la Norda Atlantika Oceano. Oni trovis ties fosiliojn ankaŭ en Figueira Brava, nome kava arkeologia kuŝejo de la okcidenta marbordo de Portugalio.[1] La specifa epiteto honoras sinjorinon Jean Hole kiu kolektis fosilian materialon de la specio en la Jandia Duoninsulo de Fuerteventura.[2] Ĝi estis intermeza laŭgrando inter la Nordmara kaj la Flavbeka pufinoj. Ties reproduktaj kolonioj estis en dunoj, kontraste al tiuj de la pli malgranda kaj simpatria Lafa pufino kiu reproduktiĝis en lafejoj. Formorto de la specio okazis antaŭ ĉirkaŭ 2000-3000 jaroj, samtempe kun la unua homa setlado en la insuloj fare de Guanĉoj, kun plej verŝjana kaŭzo en homa predado.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kanaria pufino
Kanaria pufino
Kanaria pufino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Puffinus
Puffinus holeae
(Walker, Wragg & Harrison, 1990)
Konserva statuso
Fosilioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Rando, Juan Carlos; & Alcover, Josep Antoni. (2009). “On the extinction of the Dune Shearwater (Puffinus holeae) from the Canary Islands”, Journal of Ornithology 151 (2), p. 365–369. doi:10.1007/s10336-009-0463-6.  Arkivigite je 2016-06-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-06-24. Alirita 2022-01-12.
  2. Walker, C.A.; Wragg, G.M.; & Harrison, Colin, J.O. (1990). “A new shearwater from the Pleistocene of the Canary Islands and its bearing on the evolution of certain Puffinus shearwaters”, Historical Biology 3, p. 203–224.