La Lafa pufino (Puffinus olsoni), aŭ Olsona pufino, estis specio de pufino nome birdospecio de la familio de Procelariedoj, kiu reproduktiĝis en Lanzarote kaj Fuerteventura en Kanarioj, Hispanio. Ĝi estas konata nur el restoj de fosilioj, kaj estis priskribita nur en 1990. Ĝi estis intermeza laŭgrando inter la Nordmara pufino kaj la Malgranda pufino. La restoj de tiu specio estas komunaj en lafejoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lafa pufino
Live kaj meze: Kranio de P. olsoni (supre) kompare al kranio de P. puffinus Dekstre: Humero de P. olsoni (live) kompare al humero de P. puffinus (dekstre)
Live kaj meze: Kranio de P. olsoni (supre) kompare al kranio de P. puffinus
Dekstre: Humero de P. olsoni (live) kompare al humero de P. puffinus (dekstre)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Puffinus
Puffinus olsoni
(McMinn, Jaume & Alcover, 1990)
Konserva statuso
Fosilioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ŝajne la specio survivis post la alveno de la unuaj setlantoj en Kanarioj nome guanĉoj, kaj iĝis formortinta post la alveno de eŭropaj setlantoj en la 15a jarcento. Oni supozas, ke la specio iĝis formortinta pro ĉaspremo kaj eble pro la alveno de enmetitaj specioj kiaj ratoj.

Referencoj redakti

  • J. C. Rando, J. A. Alcover (2008) "Evidence for a second western Palaearctic seabird extinction during the last Millennium: the Lava Shearwater Puffinus olsoni" Ibis 150 (1), 188–192 doi 10.1111/j.1474-919X.2007.00741.x

Referencoj redakti