Heinrota pufino (Puffinus heinrothi) estas malmulte konata marbirdo de la familio de Procelariedoj. Probable proksima parenco de la Malgranda pufino aŭ de la Makulpufino (kun kiu ĝi estas foje konsiderata samspecia), ĝi distingiĝas pro longa kaj svelta beko kaj brunnuancaj subaj partoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Heinrota pufino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Puffinus
Puffinus heinrothi
(Reichenow, 1919)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu specio estas limigita al maroj ĉe la Bismarkoj kaj nordaj Salomonoj. La reproduktejaj lokoj de la specio ne estis ankoraŭ trovitaj, kvankam registroj de individuoj (inklude ĵus elnestiĝintaj idoj) en Bougainville kaj Kolombangara forte sugestas, ke ili reproduktiĝas tie, eble alte en la montoj (dedukte el la reprodukta kutimaro de la proksimaj parencoj). Estas malmulta informaro pri la specio kaj estas necerta ĉu ĝi estas minacata aŭ malpliiĝanta.

Referencoj redakti

BirdLife International (2006) Species factsheet: Puffinus heinrothi Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine. Elŝutita el http://www.birdlife.org la 26/7/2006

Eksteraj ligiloj redakti