Galeg-portugala liriko

(Alidirektita el Galegportugala liriko)

La Galeg-portugala liriko disvolviĝis en la Mezepoko, ĉefe inter la 12a kaj la 15-a jarcentoj,[noto 1] en galegportugala, nome la pralingvo el kiu derivos poster la portugala kaj la galega modernaj.[noto 2] Kvankam la majoritato de la poetoj el kiu oni havas referencon devenis el Galegio kaj de la nordo de Portugalio, ĝi estis kultivata ankaŭ de multaj poetoj de aliaj lokoj de Iberio (la ekzemplo plej elstara estas tiu de Alfonso la 10-a la Saĝulo, aŭtoro de Cantigas de Santa María, ankaŭ en galeg-portugala, kio iĝis grava lingvo por la klera liriko de Kastilio dum la 13-a kaj 14-a jarcentoj).

Manuskripto Vindel (Pierpont Morgan Library, Novjorko, Vindel MS M979).


Notoj redakti

  1. Oni povas fiksi kiel referenco daton antaŭan al 1200, ĉar ĝi verŝajnas por la politika strofo "Ora faz ost'o senhor de Navarra" de Johan Soarez de Pavia; kiel fina dato oni povas indiki 1350, jaro de la testamento de la grafo de Barcelos, don Pedro de Portugalio, per kiu li heredigas al sia nevo Alfonso la 11-a de Kastilio Livro das Cantigas, eble grava praulo de iu el la fakoj de la tradicio de manuskriptoj nune konita. Cf. Dolores Vilavedra, Historia da literatura galega, Galaxia, Vigo, 1999, paĝoj 43-44.
  2. Giuseppe Tavani ĵus pridisputis la uzadon de la termino "gallegoportugués" (galegportugala, kiun li konsideras malverŝjna kaj fantasta) kiel lingvo propra de la mezepoka liriko de la okcidenta Iberio; laŭ li, tiu liriko estus estinta komponita nur en galega kaj nur pro la interveno de portugalaj kopiistoj de la 14-a jarcento estus alveninta ĝis nuntempo en la miksa lingvaĵo kiun oni konas nun kiel galegportugala; cf. G. Tavani, "Une Provence hispanique: la Galice médiévale, forge de la poésie lyrique péninsulaire", Romania, 501-502, t. 126, 1-2, 2008, paĝoj 4-17.