Gametocito estas ĝermoĉelo el kiu formiĝas la gametoj. La gametocito povas dividiĝi per mitozo por krei aliajn gametocitojn aŭ per mejozo por krei gametojn dum la gametogenezo. La masklaj gametocitoj estas nomitaj spermatocitoj kaj la inaj oocitoj.

Ĝenerala vivociklo de apikomplekso: 1-zigoto, 2-sporozoitoj, 3-merozoitoj, 4-gametocitoj.

Gametocito aŭ gamonto estas ankaŭ unu de la etapoj de la vivociklo de parazito protozoa, kiu rilatas al la seksa reproduktado. La gametocitoj per divido rezultas en gametoj, procezo kiu nomiĝas gametogonio. Tio estas karaktero de multaj apikompleksoj.

Gametocitoj de Plasmodium falciparum.

En la malario (Plasmodium), la merozoitoj povas reinfekti la eritrocitojn (plej parte) aŭ konvertiĝi en gametocitoj kaj masklaj kaj inaj (kelkaj). Se la gastigatno estas pikita de moskito, la gametocitoj pasas al tiu, en kiu ili rezultos en po 4-8 mikrogametoj por gametocito maskla kaj po uni makrogameto por gametocito ina. Kiam fuziiĝas ambaŭ gametoj, tio rezultas en unu zigoto.

Notoj redakti