Merozoito estas etapo de la vivociklo de parazito protozoa, kiu rezultas de la neseksa reproduktado pere de multobla divido (merogonio aŭ skizogonio).[1] Dum la merogonio, al nukleo dividiĝas kelkajn fojojn kaj ĉiu fragmento, je la rompo de la ĉelo, akiras parton de la citoplasmo. La patra ĉelo estas nomata meronto (aŭ skizonto) kaj la rezultaj ĉeloj estas nomitaj merozoitoj. Tio estas karaktero de multaj apikompleksoj.

Ĝenerala vivociklo de apikomplekso: 1-zigoto, 2-sporozoitoj, 3-merozoitoj, 4-gametocitoj.

En la malario (Plasmodium), la merozoitoj infektas la eritrocitojn kaj reproduktiĝas nesekse ene de ili. La eritrocitoj rompiĝas liberigate la merozoitojn kiuj sekve infektas aliajn eritrocitojn.

Notoj redakti

  1. Ingraham, J. L., & Ingraham, C. A. (1998). Introducción a la microbiología. II (Vol. 2). Reverté.