Gamones estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sayago en la sudokcidento de la provinco. Gamones estas tradukebla etimologie al asfodeloj, nome plantoj komunaj en nekultivitaj terenoj.

Gamones
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49251
Demografio
Loĝantaro 96  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 28′ N, 6° 11′ U (mapo)41.4670486-6.1778005Koordinatoj: 41° 28′ N, 6° 11′ U (mapo) [+]
Alto 750 m [+]
Areo 13,49 km² (1 349 ha) [+]
Gamones (Provinco Zamoro)
Gamones (Provinco Zamoro)
DEC
Gamones
Gamones
Situo de Gamones
Gamones (Hispanio)
Gamones (Hispanio)
DEC
Gamones
Gamones
Situo de Gamones

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gamones [+]
vdr
Gamones en la provinco Zamoro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 13,37 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 93 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 350 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 46 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, 19 km de Bermillo de Sayago, komarka ĉefurbo; 32 km de Fermoselle, la ĉefurbo de la zamora parto de la Natura Parko Arribes del Duero, al kiu ĝi apartenas; kaj 15 km de Miranda do Douro, jam en la najbara Portugalio. Ĝi limas kun Miranda do Douro (Portugalio), Torregamones, Moralina, Badilla, Moral de Sayago, Argañín, Monumenta kaj Luelmo.

Estas romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

La romano de Miguel Delibes titolita "El tesoro" (trezoro) rakontas historion teorie okazantan en rura loĝloko nomita Gamones, kiu montras kelkajn paralelaĵojn kun la reala Gamones, sed la tuta afero estas frukto de la imagopovo de la verkisto. Finfine multaj ruraj loĝlokoj en Kastilio kaj Leono similas.

Vidu ankaŭ redakti