Gandalf

rolulo en la legendaro de J.R.R. Tolkien

Gandalfo (en la angla originalo: Gandalf) estas unu el la ĉefrolantoj de la Tolkienaj libroj La Hobito kaj La Mastro de l' Ringoj. Li tie estas unu el kvin Istariosorĉistoj, depratempaj spiritoj senditaj de la dioj al Mez-Tero, alprenintaj la formojn de maljunaj, saĝaj, barbhavaj viroj por helpi al la liberuloj batali kontraŭ Saŭrono, la ĉef-servanto de Morgoto (Morgoth). Antaŭ sia sendiĝo, Gandalfo nomiĝis Olorino (Olórin). En Mez-Tero Gandalfo prezentiĝis kiel grizharara, grizbarba, grizvestaĵa kaj bluĉapa oldulo kun pli granda koro ol cerbo, preferanta la kuneston de politike negravaj hobitoj. Li ŝatis fumi hobitan tabakon, fari fajro-spektaklojn, aŭ simple vagadi, klinita super sia ligna bastono. Tial li ankaŭ portis la nomon Mitrandiro (Mithrandir), kiu signifas "Grizvagulo".

Gandalf
Gandalfo laŭ 21-a jarcenta artisto
Gandalfo laŭ 21-a jarcenta artisto
literatura rolulo • Maiar • rolulo en fantasta filmo
Kreita de John Ronald Reuel Tolkien
Verko La Hobito
La Mastro de l’ Ringoj
La Mastro de l’ Ringoj: La Reveno de l’ Reĝo
La Du Turegoj
Silmariliono
La Kunularo de l’ Ringo
La Mastro de l’ Ringoj: La Kunularo de l’ Ringo (filmo)
La Mastro de l’ Ringoj: La Du Turoj
Rolita de Ian McKellen
Informoj
Sekso vira
Posedaĵo Narya, Ombrofakso
Okupo sorĉisto
Malamikoj Saŭrono • Smaug • Sarumano
vdr

En La Hobito Gandalfo iniciatis la ekspedicion de Bilbo Baginzo kaj la gnomoj. En la posta libro, la unua volumo de La Mastro de l' Ringoj, li malkovris la sekreton pri la Ringo kaj irigis Frodon, mem prenante parton en la kunularo ĝis la Ponto de Ĥazad-Dumo (Khazad-dûm), kie li fatale pereis abismen batalanta balrogon. Tamen, en la sekva volumo, Gandalfo revenas elinfere, venkinte la morton, kaj ŝanĝiĝinta de "Gandalf la Griza" al "Gandalf la Blanka" - kun tutblankaj vestaĵoj kaj hararo. Ekde tiam lia potenco kreskas, igante lin konkeranto de la ĉefsorĉisto Sarumano kaj la ĉefa kontraŭulo al Saŭrono.

Lia favorata ĉevalo dum la okazintaĵoj de La Mastro de la Ringoj estis Ombrofakso (Shadowfax).

La nomo estas moderna versio de Gandalfr, gnomo menciita en la antikva poemego islanda Voluspá, kaj trafe signifanta "baston-elfon".

Gandalfo, en la 20-a jarcento, post la populariĝo de Tolkien, fariĝis la nomo de plej diversaj aferoj, kiel katamaranoj, komputilfirmaoj, hundoj, muzik-grupoj, organizoj ktp.

Gandalf estas prononcata GAN-dalf.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti