Hobito

(Alidirektita el Hobitoj)

Hobito (angle Hobbit [hobit]) estas fantazia estulo, unuavice aperinta en la verkoj de Tolkien, pli precize La Hobito, sed poste disvastiĝinta ankaŭ alikampen, en rolludoj k.s. El aliaj estuloj, ili plej similas al la Irlandaj Leprechaun. Hobitoj tre aspektas kiel nanaj homoj, ĉar ili nur atingas duonan alton de ordinara homo, kiel ili ankaŭ nomatas duonuloj. Hobitoj havas dikajn, gajajn vizaĝojn, hirtan hararon kaj pintetajn orelojn. Krome, dense kreskas ilia pied-hararo, eble ĉar ili kutime vagas nud-piede. Hobitoj origine vivas en grandaj familioj en mem-fositaj ter-tuneloj aŭ subteraj domoj kun rondaj fenestroj kaj pordoj. Ili prefere vestas sin natur-kolore, ĉu flave, ĉu verde. Ili ŝatas manĝi, ridi, kaj naturumi. Ili ne ŝatas maŝinojn kaj aferojn tro komplikajn.

Hobito
raso de Mez-Tero • fikcia etno
Kreita de John Ronald Reuel Tolkien
Verko La Hobito
Informoj
Originala nomo Hobbit
Eble sama Hobbit
vdr
Mapo de La Provinco (The Shire), en kiu loĝis hobitoj

Laŭ Tolkien la simileco inter jena kaj la vorto rabbit (kuniklo) estas tute arbitra. En iu teksto li donas kvazaŭan etimon por la vorto, kiu povus evoluinti el Anglosaksa holbytla (tru-konstruanto), kaj aliloke li mencias la nomon, per kiu la hobitoj distingis sin mem disde homoj: kuduk.

Aparte konataj hobitoj estas Bilbo Baginzo kaj lia malproksima parenco Frodo Baginzo.