Gnomo

tero elementa
(Alidirektita el Gnomoj)

Gnomo estas folklora estulo ligita al naturo. Ili estas malgrandaj. Laŭ spiritismo, gnomo estas folklora nomo por frivolaj spiritoj. En alkemio, gnomoj estas elementaj spiritoj de tero. Tiel ilin eknomis Paracelso.

Gnomo
mita homforma raso
Informoj
vdr
Gnom mit Zeitung und Tabakspfeife – ”Gnomo kun ĵurnalo kaj pipo” – de la germana pentristo Heinrich Schlitt.

Ili vivas subtere, kaj travojaĝas la teron, tiel facile kiel ni iras sur la tero. Ili gardas trezorojn. Gnomoj malŝatas sunlumon; ili povas aliformigi sin al ŝtonoj, aŭ bufoj.

Laŭ PIV, gnomo estas malgranda elementa feo de la tero, gardanto de minaj trezoroj.

En kelkaj fabeloj (Wil Huygen, Gnomes) suna lumo ne estas danĝera al gnomoj; ili ne gardas trezorojn. Ili ankoraŭ gardas naturon kaj animalojn, kaj vivas subtere. Ili surhavas pintajn ĉapelojn, ruĝajn por virgnomoj, kaj brunajn aŭ verdajn por gnominoj.

Ĝardenaj gnomoj redakti

Ĝardenaj statuoj ofte estas gnomoformaj, vidu: Ĝardena nano.

Vidu ankaŭ redakti