Banŝio (el la irlanda bean sí, [ˈbæn.ʃi] laŭ IFA, t.e. Virino de la fea monteto) estas legenda estulo en irlanda, skotlanda kaj kimria folkloro kutime rigardita kiel mortiga omeno.

Banŝio
Informoj
Sekso ina
vdr

Etimologio redakti

Ekzistas multajn nomojn laŭ la regiono, kaj Banŝioj nuntempe estas plej fama sub la angligo Banshee.

  • Irlando : Bean Si, Bean Chaointe, Badhbh
  • Skotlando : Bean Sith, Caointeach
  • Kimrio : Cyhyraeth, Gwrach y Rhibyn

Ĉiuj tiuj nomoj devenas de la maljuna irlanda lingvo ben síde kiu signifas "fea virino". Ben estas virino kaj síde (kiu poste fariĝos Sídhe en la irlanda kaj Sìth en la skotgaela) aludis unue al teraj montetoj kies loĝantoj estis supernaturaj estuloj, similaj al elfojfeoj en alilandaj mitaro. Poste, la senco evoluis kaj Sídhe nomis tiujn loĝantojn mem. Laŭ la malsamaj fontoj, ilis estus ĉu prauloj, ĉu spiritoj de la naturo, ĉu la keltaj gedioj mem.

Mitaro redakti

Tradicie, kiam vilaĝano mortis en Irlando, virino kantus lamentadon dum la funebro. Tiajn virinojn oni nomas caoineadh ([ˈkiːnʲə] aŭ [ˈkiːnʲuː] en la irlanda, angligita Keeners). Laŭlegende, por la mortintoj de kvin gravaj irlandaj familioj: O'Grady, O'Neill, O'Brien, O'Connor, kaj Kavanagh, la plorkanto estus faride de fea ino. Kiam pluraj banŝioj aperis samtempe, ĝi aŭguris la morton de famulo aŭ sanktulo. La fabelo kelkfoje temas pri virino kiu, kvankam nomita feino, estis fantomo, kutime de aparta murdita ino aŭ de bebino kiu mortis tuj postnaske.

Banŝio povas bunte aspekti, sed plejofte estas blankegrize vestita kaj havas longaj kaj helaj haroj kiujn ŝi aranĝas per arĝenta kombilo (tamen, laŭ la klerulo Patricia Lysaght, tio estas konfuzo kun sirenaj mitoj). Tial, se oni vidas kombilon kuŝanta surgrunde, oni neniam pluku ĝin, ĉar ĝi alportas malbonŝancon. Banŝio povas ankaŭ aperi sub la formo de kornikoruĝgorĝulo.

Literaturo redakti

  • Évelyne Sorlin, Cris de vie, cris de mort : les fées du destin dans les pays celtiques., Helsinki : Suomalainen Tiedeakatemia, 1991.