Gary W. Billings

Kanada amatora astronomo

Gary W. BILLINGS estas kanada terfizikisto kaj amatora astronomo en Kalgario (provinco Alberto).

Laŭ Minor Planet Center li malkovris 6 asteroidojn[1] en 1999.

Pli lastatempe, li direktis vastan kampanion de fotometrio de variantaj steloj per CCD en kunlaboro kun tutmondaj observantoj. Li estis konsilanta ano la American Association of Variable Star Observers de 2002 ĝis 2004.

La asteroido 73703 Billings[2][3] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti