Gas-eksplodo en la varsovia PKO-domo en 1979

La gas-eksplodo en la varsovia PKO-domo okazis la 15-an de februaro 1979 je la 12:37 horo (MET). Ĝi mortigis 49 homojn kaj vundis pliajn (oficiale 77, laŭ taksoj ĉ. 135). Ĝi estis la plej granda katastrofo en Varsovio post la dua mondmilito.

La ronddomo de PKO post la eksplodo

La "rond-domo" (pole: rotunda) apartenanta al banko PKO staras ĉe la angulo de la stratoj Marszalkowska kaj Aleje Jerozolimskie, proksime de la centra fervoja stacidomo.

La eksplodo redakti

La eksplodo okazis mallonge antaŭ la fino de la unua labor-alterno (je la 13-a horo). En la banko estis 170 dungitoj kaj tricento da klientoj. Laŭ atestantoj la tuta konstruaĵo leviĝis "kvazaŭ sap-veziko" kaj tiam "krevis", damaĝante ankaŭ apudajn domegojn. La ferbetona strukturo subfalis internen, en la subetaĝon. La granda ŝtalĉambro tie restis sendamaĝa, en ĝi travivis la eksplodon du dungitoj. La lasta vivanta viktimo estis trovita post tri horoj, sed dumilo da savistoj serĉis en la ruinoj dum unu semajno, kvankam nokte la temperaturoj malaltiĝis al −20 °C. La apuda restoracio Zodiak provizis la savistojn per varmaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Ankoraŭ je la 19-a de februaro oni trovis du kadavrojn.

Kaŭzoj de la katastrofo redakti

Oficiale la kaŭzo de la katastrofo estis eksplodo de metano el la urba gas-reto. Kvankam la rond-domo ne estis konektita al ĝi, la gaso eskapis el proksima subtera gasodukto, kie laboristo tro firme streĉis gasan valvon, kiu pro tio rompiĝis. Pro neĝo kaj frosto la gaso ne povis eskapi supren kaj fluis tra telefon-liniaj tuboj en la bankon. Same pro la forta frosto kondensiĝis la odoraĵo, aldonita al la gaso por averto, kaj neniu en la banko rimarkis la kolektiĝantan gason ĝis la eksplodo, ekigita eble per elektra fajrero en ŝaltilo.

Ekestis multaj konspiroteorioj, kiuj supozis bombon kiel kaŭzon de la eksplodo. Homoj kulpigis la bankan ĉefkasiston aŭ eĉ la regantan komunisman partion, ke ili volis neniigi pruvilojn pri defraŭdo de granda monsumo.

Posta historio redakti

Jam je la 17-a de februaro, dum daŭris la savaj laboroj, estis anoncite, ke la rond-domo estos rekonstruita. En oktobro 1979 ĝi estis denove malfermita, sed multaj dungitoj decidis ne plu labori tie. Je la norda flanko de la konstruaĵo oni metis memorigan tabulon.

Post la eksigo de la komunisma regado ĵurnalistoj trovis dokumentojn, kiuj semajnojn antaŭ la katastrofo raportis pri difektoj en la aerumado kaj tial forta malbona odoro en la konstruaĵo. Se la aerumado estus riparita, la eksplodo verŝajne ne estus okazinta.

Inter la varsovianoj disvastiĝis ŝercoj pri la katastrofo, ekzemple "ankoraŭ neniam la zloto estis tiom alta" (pro disflugantaj monbiletoj) aŭ "kiel sonas, kiam gaso likiĝas? tiktak-tiktak".


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wybuch gazu w Rotundzie PKO w Warszawie en la pola Vikipedio.