Gasbotelego, ankaŭ gascilindro (ĉe pli granda volumeno) kaj ĉe pli malgranda volumeno ankaŭ gaskartuĉo, estas premrezista ujo por transporto aŭ deponado de kunpremita gaso kaj vaporo. La botelego havas volumenon ĝis 150 litroj kaj prem-eltenon ĝis 300 baroj. Tiutipaj gasbotelegoj estas plenigitaj ĉefe per gasoj, kies krita punkto estas grave sub la 20 kaj tiel ne estas fluidigebla. Gravaj esceptoj estas la botelegoj kun karbona dioksido kaj aliaj fluidgasaj botelegoj.

Fluidgasa botelego, plenigita per propano, fermita per prem-malgrandigilo al gas-katalita forno

La botelego povas esti produktita el aluminionobla ŝtalo (tre-puraj gasoj) aŭ nobligita ŝtalo (industriaj gasoj). La spirgasa deponado de la savinstancoj aŭ la pelgasa deponado de la aŭtomobiloj estas ofte deponita el ujo el malpeza fibro-fortigita materialo (karbonfibro, kevlaro, vitrofibro).

Por la sekureco servas la sekureca ventilo, kiu malfermas je certa interna tropremo (30 baroj).