Gaspar de Faria (1520-1576) estis la 6-a episkopo de Angra do Heroismo, estinte regita la diocezon inter la 15-a de oktobro 1571 kaj 1576.

Gaspar de Faria
6-a Episkopo de Angra
(1520-1576)
Bildo de Gaspar de Faria.
Bildo de Gaspar de Faria.
Persona informo
Naskiĝo 1520
en Braga, Barcelos, Portugalio
Morto 19-a de marto 1576
en Angra do Heroísmo, Portugalio
Tombo Angra do Heroísmo vd
Religio katolika eklezio vd
Etno portugaloj vd
Lingvoj portugala vd
Loĝloko Agualva vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de Koimbro
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Gaspar de Faria estis filo de Sebastião de Faria kaj lia edzino Grácia Machado Carmona. Li estis sekulara klerikulo el la Ordino de Sankta Petro, doktoro je Sanktaj Kanonikoj en la Universitato de Koimbro, estinte en la dato de lia prezentado al la Episkopeco de Angra, ĝenerala vikario de la Ĉefespikopeco de Lisbono. Post konfirmado kiel episkopo de Angra, li ekoficis en siaj diocezoj en la jaro 1572. Inter siaj unuaj agadoj oni raportas pri kreado de vikariejoj kunrespondaj al la nunaj paroĥoj de Sankta Petro kaj Sankta Benedikto en la urbo Angra.

Li estis unu el la unuaj prelatoj el Angra kiu vizitis la insulojn apartenantajn al la diocezo, kie oni raportas ke li faris pontifikan meson en la Ĉefpreĝejo de Santa Sebastiano en la urbo "Ponta Delgada". Ankaŭ oni atribuas al li la kreadon ĉirkaŭ 1576 de la Paroĥo de Sankta Petro de la Ribeira Seca, en la antaŭurboj de la tiama vilao de la Ribeira Grande.

Estas novaĵoj pri la festado de la Solena Pontifika Meso en la paroĥa preĝejo de la Sankta Spirito de la paroĥo de Vila Nova en la Pentekosta tago, signo ke la Povoação do Ramo Grande jam estis en la 16-a jarcento la centro de la kulto al la Dia Sankta Spirito en la "Ilha Terceira"[1].

Li mortis subite kiam li troviĝis en la Sidejo de la Angra. Li estis entombigita en tiu templo, ĉe la altaro de la Sankta Sakramento.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

  • Frei Thomé de Faria (1581-1628)[2]
  • Balthasar de Faria (m. 1584)

Referencoj redakti

  1. Ilha Terceira estas unu el la naŭ insuloj de la Acoroj.
  2. Escritores lusófonos. Arkivita el la originalo je 2021-10-23. Alirita 2021-10-14.