Gateshead estas urbo en Tyne and Wear, nordorienta Anglio. Ĝi situas sur la suda bordo de Rivero Tyne, kontraŭe al Newcastle-upon-Tyne. Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 120 046 loĝantoj sur areo de 21,68 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 537 loĝantoj/km².

Gateshead
urbeto • eksterparoĥa areo
Administrado
Poŝtkodo NE8-NE11
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 120 046  (2011) [+]
Loĝdenso 5 537 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 54° 57′ N, 1° 36′ U (mapo)54.95-1.6Koordinatoj: 54° 57′ N, 1° 36′ U (mapo) [+]
Areo 21,68 km² (2 168 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Gateshead (Anglio)
Gateshead (Anglio)
DEC
Gateshead
Gateshead
Situo de Gateshead

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gateshead [+]
vdr
Moderna ponto ĉe Gateshead

Ekde la romia epoko homoj loĝis tie, proksime al tiama rivera transpasejo. La anglosaksa historiisto Bede menciis viron nomitan Utta kiu estis abato de Gateshead en 623. En 1068 apud Gateshead Vilhelmo la Konkerinto venkis armeon de Edgar Aetheling kaj Malkolmo la 3-a (Skotlando). En 1344 estis la unua aludo al karbominado en la ĉirkauaĵoj de la urbo, sed la minejo estis malprofunda kaj pro inundado ne eblis mini pli profunde: en 1680 la minado ĉesis.

En 1747 William Hawks fondis ferfabrikon kie fabrikiĝis ankroj, ĉenoj por ŝipoj, ktp. La entrepreno prosperis. Dum la sekvantaj jardekoj Gateshead iĝis grava industria centro. Tamen en 1889 fermiĝis granda fabriko kie laboris multaj loĝantoj. Rezultis longdaŭra grandskala senlaboreco.

En 1854 granda incendio kaŭzis eksplodojn kiuj detruis multajn mezepokajn konstruaĵojn de Gateshead.

Vidu ankaŭ redakti