Gaucín estas municipo hispana apartenanta al la regiono Andaluzio. Estas situanta plej okcidente de la provinco Malago, en la Valo Genal, kie estas unu el la vilaĝoj kiuj kunformas la komarkon de la Montaro de Arundo.

Gaucín
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29480
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 591  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 31′ N, 5° 19′ U (mapo)36.5192377-5.3177544Koordinatoj: 36° 31′ N, 5° 19′ U (mapo) [+]
Alto 612 m [+]
Areo 98 km² (9 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Gaucín (Malago)
Gaucín (Malago)
DEC
Gaucín
Gaucín
Situo de Gaucín
Gaucín (Hispanio)
Gaucín (Hispanio)
DEC
Gaucín
Gaucín
Situo de Gaucín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gaucín [+]
vdr

Estas la unua vilaĝo de la Montaro de Arundo ĉe la ŝoseo el Kampo de Ĝibraltaro al la urbo Arundo. Estas unu el la blankaj vilaĝoj kiuj troviĝas ĉe la deklivoj de la montaroj el kiuj venas la rivero Genal.

Gaucín prezentas pejzaĝon varian formitan el korkokverkoj, anzinoj kaj arbaroj de pinoj, same kiel formaĵoj de arbustoj mikse kun kaŝtanarboj kaj naturaj olivoj, krom fruktoĝardenoj ĉe ruraj domoj kun varia vegetaĵaro de ties riverbordoj.

La vilaĝo estas situanta en la valo el la Montaro Haĉo, sub la kastelo de la Aglo, kiu ludis grandan strategian rolon, ĉar kun Ĝibraltaro, konstituis la defendon de la enirejo el la sudo. Kvankam konstruita de la romianoj, estis la araboj kiuj plej lasis ŝpurojn en la areo.

Ties stratoj, de aspekto araba, adaptiĝas al monteto sur kiu sidas ties blankaj domoj ornamitaj kun kradoj kaj balkonoj, verko de manfaristoj kiel forĝistoj. Pri monumentoj elstaras ties Preĝejo de Sankta Sebastiano (16a jarcento), la monaĥejo de la Karmelanoj, la Fonto de Ses años, krom serio de senjoraj domoj (17a al 18a jarcentoj), kun lintelaj pordoj kaj nobelaj blazonoj ĉizitaj el ŝtono.

La kuirarto estas simila al tiuj de aliaj municipoj de la komarko de Arunndo. Tipas la produktoj derivaj el porko, dolĉajoj prilaboritaj manfaritaj.

Referencoj redakti

  • "Gaucín", Francisco kaj Esteban García Mota. Eld. Ayuntamiento de Gaucín.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti