Geeza lingvo

(Alidirektita el Geeza)

Por la geeza (etiopia) alfabeto, vidu sub Etiopia skribo


Geeza lingvo
lingvo • sankta lingvomortinta lingvo • antikva lingvo • formortinta lingvo
Etiopa ŝemida lingvaro
Skribo etiopa skribo
Lingva statuso 6 formortinta
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 gez
  Glottolog geez1241
Angla nomo Ge'ez
Franca nomo guèze
vdr

Geeza lingvo (propraskribe ግዕዝ elp. ɣɨʕɨz ; ankaŭ literumata Ge'ez, Gi'iz, Gy'yz, Gə'əz ktp ) estas antikva ŝemida lingvo de la regiono nun konsistanta el Eritreo kaj la norda parto de Etiopio, kiun plej multaj homoj malfacile komprenas, ne nur en Oromio sed tra tuta Etiopio[1].

Bildo de la Virgulino Maria kun sia filo en geeza manuskripto ĉirkaŭ la jaro 1875.
Bildo de la Virgulino Maria kun sia filo en geeza manuskripto ĉirkaŭ la jaro 1875.

Ĉirkaŭ la 3-a ĝis la 6-a jarcentoj p.K. la geeza lingvo fariĝis la oficiala lingvo de la Reĝlando de Aksumio kaj de la etiopia imperia kortego. La geeza ŝajne ĉesis esti la kutima lingvo de la komunumo ĉirkaŭ la 14-a jarcento, kaj hodiaŭ restas uzata nur kiel liturgia lingvo de kelkaj kristanaj kaj judaj grupoj.

La geeza lingvo havigis al si fruan abugidan skribsistemon, kiun ĝi heredigis al la amhara kaj tigrinja kaj diversaj aliaj lingvoj de Etiopio kaj Eritreo.

Fonologio redakti

Vokaloj redakti

  • a [æ], poste *e < Praŝemida *a
  • u [u:] < Praŝemida *ū
  • i [i:] < Praŝemida *ī
  • ā [a:], poste *a < Praŝemida *ā
  • e [e:] < Praŝemida *ay
  • i [i] < Praŝemida *i, *u
  • o [o:] < Praŝemida *aw

(ankaŭ skribataj kiel ǎ, û, î, â, ê, ě, ô)

Konsonantoj redakti

Geezaj konsonantoj havas trioblan kontraston inter senvoĉaj, voĉaj, kaj glote emfazaj. La praĝemida "emfazo" en la geeza estas ĝeneraligita por inkluzivi emfazan p. La geeza estas la sola ŝemida lingvo, kiu foneme distingas inter [p] kaj [f]. Ĝenerale diri, inter la ŝemidaj lingvoj la geeza estas relative konservativa rilate al fonologiaj ŝanĝiĝoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (en) Endalk, A proposed administrative shift in the Ethiopian Orthodox Church stokes ethnic, religious tensions, Global Voices, la 13-an de septembro 2019, alirite la 9-an de oktobro 2019