Schattenhalb BE

komunumo de Svislando
- La mallongigo BE en Schattenhalb BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Schattenhalb..

Schattenhalb estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Oberhasli kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 606 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Schattenhalb
Blazono de Schattenhalb
Rosenlaui-Valo en Schattenhalb
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Interlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009 Oberhasli
Geografia situo CH1903: 656916 / 174179 (mapo)46.7163888888898.1830555555556Koordinatoj: 46° 43′ N, 8° 11′ O; CH1903: 656916 / 174179 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 606
Areo 31,5 km²
Alteco 600 m super marnivelo
Poŝtkodo 3860
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Schattenhalb
vdr

Geografio

redakti

La komunumo Schattenhalb konsistas el la vilaĝetoj Willigen, Geissholz, Falchern kaj Lugen. Ĝi situas ĉe la suda, do la ombra flanko - tial la nomo Schattenhalb (germane ombra duono) - de tiel nomita Hasli-Valo, kiel nomiĝas la supra parto de la valo de la rivero Aro. Sur la teritorio de la komunumo situas la Rosenlaui-Glaĉero kun la impresa Rosenlaui-Glaĉerravino, kiu allogas multnombrajn turistojn.

Najbaraj komunumoj

redakti

La komunumo Schattenhalb limas en okcidento kaj nordo al Meiringen, en oriento kaj sudo al Innertkirchen, kaj en sudokcidento en unu punkto al Grindelwald.

Trafiko

redakti

Schattenhalb situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Poŝtaŭtolinio de Meiringen kondukas somere preter la Rosenlaui-Glaĉerravino tra la montpasejo Grosse Scheidegg al Grindelwald.

Monda Naturheredaĵo

redakti

Ekde la 13-an de decembro 2001 la komunumo kiel parto de la regiono de Jungfrau kaj Aleĉ-Glaĉero estis aldonita al la listo de la Monda Naturheredaĵo de UNESKO kiel regiono Jungfraŭ-Aleĉ-Bieĉhorno.

Historio

redakti

La komunumo Schattenhalb estis kreiita en la jaro 1834 per la kunigo de la municipoj (alemane Bäuerten) Willigen, Geissholz, Falchern kaj Lugen. [1]

Vidu ankaŭ

redakti

Notoj kaj referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti