Gelert (kimra prononco: GElert) estas legenda hundo asociita kun la vilaĝo Bedd-gelert (kies nomo signifas "la Tombon de Gelert") en Gwynedd, norda-okcidenta Kimrio. En la legendo, Llywelyn la Granda revenas de ĉasado kaj ne trovas sian bebon, la lulilo estas renversita kaj Gelert havas sangon sur sia muzelo. Kredante, ke la hundo murdis la infanon, Llywelyn prenas sian glavon kaj mortigas Gelert. Poste, kiam la hundo estis mortanta, Llywelyn aŭdas la kriojn de la bebo, senvunda sub la lulilo, kune kun mortinta lupo, kiu estis atakinta la infanon kaj estis mortigita de Gelert. Llywelyn estas venkita pro pento kaj entombigas la hundon kun granda ceremonio, sed ankoraŭ povas aŭdi ties lamentoj. Post tiu tago Llywelyn neniam ridetis denove.

Gelert de Charles Burton Barber (ĉ. 1894)

La rakonto estas vario de la "Fidela Hundo", nome folklora rakonto, kiu vivas kiel urba legendo.

Poemoj kaj aliaj interpretoj redakti

 
Kiu konas la spiriton de viro... de Byam Shaw (1901)

Ĉi tiu rakonto formis la bazon por pluraj anglaj poemoj, inter kiu estas "Beth Gêlert; aŭ, la Tombo de la Leporhundo" de William Robert Spencer skribita ĉirkaŭ 1800; "Beth Gelert" de Richard Henry Horne; "Gelert" de Francis Orray Ticknor kaj la drameca poemo "Llewellyn" de Walter Richard Cassells. La rakonto estas ankaŭ aludita de John Critchley Prince en linioj 24 al 29 el lia poemo "Norda Kimrio:" Malgraŭ tio ĉi kaj malgraŭ la ĉeesto de alta altaĵeto en la vilaĝo nomita la Tombo de Gelert, historiistoj ne kredas, ke Gelert iam ajn ekzistis.

La rakonto efektive aperas en multenombraj kulturoj kun negravaj varioj. La Alpa liguria poemo R sacrifisi dr can, skribita en la Liguria, rakontas pri kiel ŝafisto pafmortigis sian hundon, kiam li trovis ĝin kovrita en ŝafa sango, kaj nur poste li trovis mortintan lupon en la stalo.[1]

 
La tombo de Gelert, Beddgelert, 1850
 
La tombo de Gelert, Beddgelert, 2010

Referencoj redakti

  1. Cultura alpina in Liguria, de Realdo kaj Verdeggia, eldonita de SAGEP EDITRICE, 1984, (ISBN 88-7058-106-3), 254 paĝoj