Kalipolis

duoninsulo en Turkio
(Alidirektita el Gelibolo)

La duoninsulo Kalipoliso (greke Καλλίπολις, do Kalipoliso, "bela urbo", turke Gelibolu), en pluraj lingvoj nomata Gallipoli, estas la moderna nomo de la antikva trakia duoninsulo Ĥersones Trakia (Χερσόνησoς Θράκια) en la pleja okcidento de la nuna ŝtato Turkio. Ĝi limiĝas oriente de la Marmora Maro kaj la markolo Dardaneloj, sude kaj okcidente de la Egea Maro. Norde ĝi de la eŭropa parto de Turkio, kiu dum la antikva epoko estis parto de Trakio, atingeblas nur per unusola larĝa strato el la urbo Keşan aŭ per mallarĝaj montaj stratetoj el Şarköy; el la azia parto de Turkio, la historia Malgrandazio ĝi atingeblas nur per pramoj el la urboj Lampsakos, Çanakkale kaj Eceabat.

Duoninsulo Kalipolis
La duoninsulo Kalipolis
La duoninsulo Kalipolis
duoninsulo
Akvejo 1 Marmora maro, Dardaneloj
Akvejo 2 Golfo de Saros en la Trakia maro, parto de la Egea Maro

Geografia situo

40° 21′ 0″ N, 26° 28′ 0″ O (mapo)40.3526.466666666667Koordinatoj: 40° 21′ 0″ N, 26° 28′ 0″ O (mapo)
Duoninsulo Kalipolis (Turkio)
Duoninsulo Kalipolis (Turkio)
DEC
Duoninsulo Kalipolis
Duoninsulo Kalipolis

Map

Longo 83 km
Larĝo 21 km
Areo 900 km²
Fortikaĵo Kilitbahir je la plej malvasta loko de la Dardaneloj ĉe Eceabat
Fortikaĵo Kilitbahir je la plej malvasta loko de la Dardaneloj ĉe Eceabat
vdr
la duoninsulo Kalipoliso en la supra kaj maldekstra bildoparto, meze la markolo Dardaneloj

La plej granda urbo de la duoninsulo nomiĝas laŭ ĝia turka nomo Gelibolu. Okcidente de la duoninsulo situas la turka insulo Gökçeada (greke Ἴμβρος, Imbros) en la Egea Maro.

Historio redakti

La duoninsulo por la armeo de la reĝo Aleksandro la Granda de antikva Makedonio dum la jaro 334 a.K. estis la startopunkto por la armea invado de Azio. De ĉi tie li kun 30.000 piedirantaj kaj 5 000 rajtantaj soldatoj, aldone kuiristoj, muzikistoj, kuracistoj ktp., parte kun kompletaj familioj, transpasis la markolon Dardaneloj, survoje al Malgrandazio, Sirio kaj Egiptio.

Kun la celo de la mala direkto la duoninsulo servis al la Otomana Imperio kiel bazo por la ekspansio al Eŭropo. La konkeron de Kalipoliso dum la jaro 1354 sekvis la konkero de Trakio kaj la armea "ĉirkaŭbrako" de Konstantinopolo, kiu preskaŭ 100 jarojn pli poste ankaŭ estis konkerita de la otomana armeo.

Dum la Unua Mondmilito februare de la jaro 1915 okazis la batalo de Kalipolis, kiun la okcidentaj potencoj, kiuj celis konkeri la Otomanan Imperion, fiaske malvenkis. En la bataloj distingiĝis Mustafa Kemal Atatürk.

Anktikvaj trakiaj urboj de la duoninsulo estis interalie Sestos (Σεςτος) kaj Lisimaĥeia (Λυσιμάχεια).