La maaro de Gemünden (germane Gemündener Maar) estas la plej norda el la tri maaroj de Daun, en tuja apudeco al la urboparto Gemünden de la distrikturbo Daun. Ĝi situas ĉirkaŭ 1,5 km sude de Daun en la mezontaro Eifel en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Gemündener Maar
Malprofunda kraterolago
Datenoj
Koordinatoj 50° 10′ 39″ N, 6° 50′ 11″ O (mapo)50.17756.83639Koordinatoj: 50° 10′ 39″ N, 6° 50′ 11″ O (mapo)
Gemündener Maar (Rejnland-Palatinato)
Gemündener Maar (Rejnland-Palatinato)
DEC
Map
Gemündener Maar
Maksimuma longo 325 mf6
Maksimuma larĝo 300 mf7
Averaĝa profundo 38 mf11
vdr
la tri maaroj de Daun
la maaro de Gemünden

La maara lago estas ĉirkaŭ 325 m longa, 300 m larĝa kaj maksimume 38 m profunda. La surfaco estas 7,2 ha. Ĝi aĝas 30 000 jaroj. Ĝi estas la plej malgranda el la tri maaroj de Daun kaj pli juna ol la Schalkenmehrener Maar (okcidenta maara lago kaj orienta seka maaro). La akvonivelo de la maaro estas ĉirkaŭ 406 m super la marnivelo kaj la maara fundo 368 m super mara nivelo. Parton de la lago estas dum somero banejo, kiu negative influas la apudan naturprotektejon.

La maaro ekestis post freatomagma eksplodovulkana vaporeksplodo, do ne estas kratera lago. Tiam restis nur mallarĝa terstrio el ardezo, graŭvako kaj sabloŝtono inter la maaro kaj la valo de la rivero Lieser. Sur la vojo ĉirkaŭ la lago oni povas vidi tiujn ŝtonojn el la devonio. Speciale je la nordokcidenta flanko troviĝas multaj elĵetitaj ŝtonoj.

Literaturo

redakti
  • Werner d´Hein: Nationaler Geopark Vulkanland Eifel. Ein Natur- und Kulturführer. Gaasterland-Verlag Düsseldorf 2006, ISBN 3-935873-15-8

Eksteraj ligiloj

redakti