Daun

komunumo en Rejnlando-Palatinato, Germanio

Daun estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Vulkaneifel de la federacia lando Rejnlando-Palatinato kaj estas la administra sidejo de la distrikto. La urba teritorio kovras areon de 48,97 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 8179 loĝantojn.

Daun
Blazono
Daun (Germanio)
Daun (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • kuracloko
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Vulkaneifel
Komunumaro Verbandsgemeinde Daun
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06592
Poŝtkodo 54550
Aŭtomobila kodo DAU
Oficiala Municipokodo 07233501
Subdivido 8 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Wolfgang Jenssen
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Leopoldstraße 29
54550 Daun
Demografio
Loĝantaro 8179 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 12′ N, 6° 50′ O (mapo)50.1986111111116.8319444444444Koordinatoj: 50° 12′ N, 6° 50′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 410 m
Areo 48,97 km²
Oficiala retejo http://www.stadt-daun.de/
vdr

Urbopartoj redakti

En la kerna urbo Daun loĝas 4264 loĝantoj. Al la urbo apartenas jenaj partoj, kiuj iam estis memstaraj komunumoj:[1]

Urboparto loĝantoj aliĝo
Boverath 564 1969
Gemünden 215 1938
Neunkirchen 547 1969
Pützborn 1.129 1969
Rengen 438 1970
Steinborn 410 1970
Waldkönigen 699 1970
Weiersbach 251 1979
 
historia oficejo, kiu nun funkcias kiel hotelo
 
paroĥa kirko Sankta Nikolao

La Hoher List estas la nomo de 549,1 m alta tavolvulkano proksime de la urbo Daun en la mezmontaro Eifel. La Observatorio Hoher List (germane : Observatorium Hoher List) estas astronomia observatorio, ĉirkaŭ 60 km sude de Bonn, proksime de la urbo Daun en la montaro Eifel. La observatorio estas funkciigita de la "Instituto Argelander por Astronomio" de la Bonna universitato.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti