La Weinfelder Maar, esperante: ‚’’ maaro de Weinfeld’’’, aŭ nomita Totenmaar (esperante: ‚’’morta maaro’’’) estas maaro ĉirkaŭ 2 km sudoriente de la urbo Daun en la mezmontaro Ejfelo en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

la tri maaroj de Daun
Weinfelder Maar vintre kun rigardo al la kapelo de Weinfeld

La maara lago ekestis antaŭ ĉirkaŭ 10.500 jaroj dum fratomagma eksplodovulkana vaporeksplodo. Ĝi estas ĉirkaŭ 525 m longa, 375 m larĝa kaj 51m profunda. La akva surfaco havas 16,8 ha. La maaro situas je alto de 484 m super marnivelo. La el tofo konsistanta natura remparo, kiu ĉirkaŭas la lagon, estas je sia okcidenta kaj suda flanko pli alta ol je sia norda kaj orienta. La plej alta punkto estas la monto Mäuseberg (alteco 561,2 m s.m) kun ekrigardturo kaj Maarkreuz (maara kruco). La areo de la lago estas naturprotektejo. Banado estas malpermesata.[1]

La nomo „Totenmaar“ („morta maaro“) venas de la proksima tombejo kaj kapelo el la 14a jarcento. Estas iama paroĥa preĝejo de Weinfeld. La vilaĝo estis forlasita en la 16a jarcento pro la pesto, La loko lastfoje indikita en dokumento estis en jaro 1512. Ankaŭ ekzistas legendo pri la malapero de la vilaĝo kaj iam ekzistanta burgo.

La kapelo kaj la ĝin ĉirkaŭanta tombejo hodiaŭ estas uzata de la komunumo Schalkenmehren. Troviĝas en la tombejo la tombo de Pit Kreuzberg, konata regiona pentristo.

Bildaro redakti

Literaturo redakti

  • Werner P. d´Hein: Nationaler Geopark Vulkanland Eifel. Ein Natur- und Kulturführer. Gaasterland-Verlag, Düsseldorf 2006, ISBN 3-935873-15-8

Referencoj redakti

  1. eifelreise.de: Weinfelder Maar

Eksteraj ligiloj redakti

50.1763888888896.8502777777778