Schalkenmehrener Maar

La Schalkenmehrener Maar (prononcu: ŝalkenmErener ma:r) aŭ maaro de Schalkenmehren estas maaro situante ĉ. 3 km sudoriente de la urbo Daun en la mezmontaro Ejfelo en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝi situas rande de la komunumo Schalkenmehren.

la tri maaroj de Daun

Ĝi estas unu el la tri maaroj de Daun. La maaro de Schalkenmehren estas duobla maaro konsistanta el okcidenta maara lago kaj el orienta seka maaro. Ambaŭ ekestis antaŭ ĉ. 10.500 jaroj post freatomagma eksplodovulkana vaporeksplodo. La lago en la okcidenta parto varias en sia diametro inter 500 kaj 575 m kaj profundas averaĝe 21 m. La alteco de la laga surfaco super marnivelo estas 420 m (meza akva nivelo). La orienta parto de la duobla maaro estas altmarĉo. La duobla maaro estas la nura maaro de Daun, kiu havas forfluejon.

panoramo

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Werner D´hein: Natur- und Kulturführer Vulkanlandeifel. Mit 26 Stationen der "Deutschen Vulkanstraße". Gaasterland-Verlag, Düsseldorf 2006. ISBN 3-935873-15-8

Eksteraj ligiloj redakti

50.1694444444446.8580555555556