Generativa lingvistiko

La ĉomskija metodo pri sintakso, ofte nomita “generativa gramatiko” aŭ “generativa lingviko” (respektive "genera lingvistiko") studas gramatikon kiel korpon de sciaĵoj posedatan de lingvouzantoj. Ekde la 1960-aj jaroj, Noam Chomsky pretendadas, ke multe da ĉi tiu sciaĵaro estas denaska, sugestante ke infanoj bezonas nur lerni iujn parolaĵojn de sia denaska lingvo.[1] La denaska korpo de lingvaj sciaĵoj ofte nomiĝas universala gramatiko. De la perspektivo de Chomsky, la plej forta ŝajnigo por la ekzisto de universala gramatiko simple estas la fakto, ke infanoj sukcese akiras sian denaskan lingvon dum tiom malmulte da tempo. Plie, li pretendas, ke estas grandega breĉo inter la lingvaj stimulaĵoj kiujn spertas infanoj, kaj la riĉa lingvoscio, kiun ili atingas. (Ĉi tiu nomiĝas la argumento de “malriĉeco de la stimulo.”) La scio de universala gramatiko, servus kiel ponto trans tia breĉo.

La teorioj de Chomsky estas popularaj, ĉefe en Usono, sed ili neniam estis senkritikaj. Kritiko venas de pluraj direktoj. Ĉomskijistaj lingvistoj multe fidas je la intuicioj de denaskaj parolantaj por scii kiuj frazoj de lingvo estas bone formitaj. Ĉi tiu praktiko estas kritikita kaj pro ĝeneralaj metodaj kialoj, kaj ĉar laŭ iuj ĝi kaŭzis troemfazon de la angla lingvo. Nun centoj da malsamaj lingvoj ricevis almenaŭ iom da pristudado en literaturo pri generativa gramatiko[2][3][4][5][6], sed iuj kritikantoj tamen vidas la troemfazon de la angla, kaj tendencon bazi pretendojn pri universala gramatiko sur tro malmulte da studitaj lingvoj. Iuj psikologoj kaj psikolingvistoj, kvankam konsentemaj pri la tuta programo de Chomsky, argumentis, ke la konsekvencoj de liaj teorioj ne estas psikologie kredeblaj. Pli radikalaj kritikantoj dubis, ĉu necesas sugesti universalan gramatikon por ekspliki la lingvoakiradon de infanoj, pretendante ke sufiĉas la ĝeneralaj lernomeĥanismoj.

Hodiaŭ ekzistas multaj malsamaj branĉoj de generativa gramatiko; ĝi dividiĝas kadre de “la gramatiko kape kondukita de frazstrukturo,” “gramatiko de leksika funkcio” kaj “gramatiko de kombinema kategorieco.” Tiuj ĉiuj estas ĝenerale ĉomskijecaj kaj generativaj, sed havas gravajn malsamojn de ekzekutado.

NotojRedakti

  1. Chomsky, Noam. (1965) Aspects of the Theory of Syntax. MIT Press.
  2. Huang, Cheng-Teh James (1982). “Logical relations in Chinese and the theory of grammar”.  Disponebla rete [1].
  3. Matthews, G.H.. (1965) Hidatsa Syntax. Mouton.
  4. Platero, Paul Randolph (1978). “Missing noun phrases in Navajo”.  Disponebla rete [2].
  5. Schütze, Carson T. (1993). “Towards a Minimalist Account of Quirky Case and Licensing in Icelandic”.  Disponebla rete [3]
  6. Bhatt, Rajesh (1997). “Matching Effects and the Syntax-Morphology Interface: Evidence from Hindi Correlatives”.  Disponebla rete [4].