Genova (gazeto, 1639–1646)

Genova (aŭ Di Genova) estis gazeto publikigita en Ĝenovo el 1639 ĝis 1646. La eldonaĵo datita en la 29a de julio 1639 estas la plej antikva eldonaĵo de gazeto presita en Italio.[1]

Tiu gazeto estis fondita kaj eldonita de Michele Castelli, kaj subtenita de la pro-hispania partio en la politiko de la Ĝenova Respubliko. Tiu gazeto eldonita de Michele Castelli ne estu konfuzita kun alia gazeto presita en Ĝenovo el 1642 ĝis 1684, same titolita Genova, sed fondita de Alessandro Botticelli kaj ligita al la pro-francia partio, kaj foje konata kiel Il Sincero (La sincerulo).[2]

Fakuloj supozas, ke la unua gazeto presita en Italio estis eldonita en Florenco en 1636 fare de Amador Massi kaj Lorenzo Landi, sed oni ne malkovris ekzempleron por konfirmi tiun hipotezon, kaj tiele la "Genova" gazeto, presita ekde 1639, devas esti ĝis nun konsiderata la plej malnova presita gazeto en Italio.[3][4]

Notoj redakti

  1. Mansuino, Carlo (1980). "Repertorio bio-bibliografico". En Bellocchi, Ugo (eld.). Storia del giornalismo italiano (itale). 8. Bologna: Edizioni Edison. p. 486.
  2. Beccaria, Roberto (2005). "Giornali e periodici nella Repubblica Aristocratica". En Puncuh, Dino (eld.). Storia della cultura ligure (itale). 3. Genova: Società ligure di storia patria. p. 449–475. OCLC 185353221.
  3. Castronovo, Valerio; Tranfaglia, Nicola (1976). Storia della stampa italiana (itale). Laterza. p. 20. ISBN 88-420-0963-6. OCLC 3215894.
  4. Farinelli, Giuseppe (2004). Storia del giornalismo italiano : dalle origini a oggi (itale). Torino: UTET libreria. p. 15. ISBN 88-7750-891-4. OCLC 58604958.