Geografio de Irlando

geografio de la insulo Irlando, inkluzive de kaj Respubliko Irlando kaj Nord-Irlando

Irlando estas insulo en nordokcidenta Eŭropo en la norda Atlantiko kies ĉefaj geografiaj trajtoj inkluzivas malaltajn centrajn ebenaĵojn ĉirkaŭitajn de ringo de marbordaj montoj. La plej alta punkto estas Karontuhilo (irlande Corrán Tuathail), kiu estas 1.041 metroj (3.415 futoj) supra marnivelo. La okcidenta marbordo estas fortika, kun multaj insuloj, duoninsuloj, kaboj kaj golfetoj. La insulo estas dusekcita per la Ŝanono, kiu je 386 km (240 mj) kun 113 km (70 mj) estuaro estas la plej longa rivero en Irlando kaj elfluas suden de Graflando Kavano en Ulstero por renkonti Atlantikon ĵus sude de Limeriko. Troviĝas kelkaj konsiderindaj lagoj laŭ la riveroj de Irlando, el kiuj Laga Nejo estas la plej granda.

Irlando estas foje konata kiel "Smeralda Insulo" pro sia verda pejzaĝo, kiel videblas en ĉi tiu satelita bildo.