Geomar Martínez Pérez

kubgermana komputikisto kaj esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Geomar MARTÍNEZ PÉREZ (naskiĝis la  15-an de majo 1990(nun 1990-05-15)) estas kuba esperantisto, amatora muzikisto kaj komputikisto. Geomar memlernis Esperanton en 2011 kaj en 2012 kreis retpaĝon por lerni esperanton aŭtodidakte. Li ludas gitaron kaj komponas en Esperanto. Li instruis Esperanton en la nacia sidejo de KEA kaj estis prezidanto de KEJO (Kuba Esperantista Junulara Organizo) kaj LKK de JuSKA. Geomar diplomiĝis en la Universitato pri Edukado, fako Komputiko. Dum 2008 li staĝis pri metodologio kaj didaktiko por instrui, poste li ekinstruis Fizikon kaj Informadikon en plurteknika lernejo. En oktobro 2012 li fariĝis individua membro de UEA kaj TEJO. Geomar estas poligloto kaj lingvolernemulo. Li edziĝis al germana esperantistino Ĵenja kaj nuntempe loĝas en Germanio kie li regule aktivas en eŭropaj e-aranĝoj kaj agadoj.[1]

Geomar Martínez Pérez
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1990 (1990-05-15) (33-jaraĝa)
en Havano
Lingvoj hispanaEsperantogermanaitalaangla
Okupo
Okupo komputosciencistoinstruistoesperantisto
vdr

Referencoj redakti

  1. (2014-05-12) “Mia kontribuo al Kuba Esperanto-Asocio”, Esperanto.cu (eo) (3), p. 3. 

Eksteraj ligiloj redakti