Georg Friedrich Sigwart
Georg Friedrich Sigwart (1711-1795) estis anatomo, kuracisto, rektoro kaj profesoro pri kirurgio kaj anatomio en la Universitato de Tubingeno.[1] Li ellasis sennombrajn verkojn pri medicino kaj aktivis en diversaj kampoj de la kuracarto.
Georg Friedrich Sigwart (1711-1795) | ||
---|---|---|
Germana anatomo, kuracisto kaj rektoro en la Universitato de Tubingeno.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 8-a de aprilo 1711 en Großbettlingen, apud Nürtingen Sankta Romia Imperio | |
Morto | 9-a de marto 1795 en Tübingen, Sankta Romia Imperio | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Tubingeno Universitato de Lepsiko Universitato de Halle-Wittenberg | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto universitata instruisto vd | |
Aktiva en | Tübingen vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiSigwart estis filo de Johann Martin Sigwart, direktoro de la Latina Lernejo en Göppingen (+1723)[2][3]. En 1731, Sigwart defendis sian teson ("Thesis miscellae methaphysicae") kaj eklaboris kiel profesoro en Stutgarto. Poste li studis teologion kaj en 1734 li ricevis sian diplomon kiel teologo. En la 30-a de junio 1744 li edziĝis al Christiane Beate. Dum kvar jaroj li estis profesoro en Frankfurto ĉe Majno kaj pli malfrue li ŝanĝis al medicino, kie li studis oftalmologion[4] en la Universitato de Halle, kaj en 1742 li establiĝis en Stutgarto kiel kuracisto, kiun li plenumis la postenon kun honoro kaj praktiko.
En 1746 li estis nomumita oficiala kuracisto de la urbo. Post la morto de Burkhard David Mauchart (1696-1751), en 1753, li ekoficis kiel profesoro pri anatomio kaj kirurgio, en Tubingeno. En la 17-a de marto 1795, ĉirkaŭ 55 dokumentoj liaj inter disertacioj, prelegoj, leteroj, ktp estis publikigitaj . El studovojaĝo farita al Parizo, en 1752, li alportis altvalorajn kirurgiajn instrumentojn. Lia verkaro entenas topikojn kaj kirurgiajn kaj oftalmologiajn, samkiel fiziologiaj kaj fiziopatologiaj. Inter aliaj postenoj, Sigwart estis persona kuracisto de Karl Eugen (1728-1793), Grafo de Württemberg.
Verkaro
redakti- Specimen ophthalmiologiae de sanatione ophthalmiae sine ophthalmicis ... 1742
- De extractione catarrhactae ultra perficienda 1752
- Dissertatio inauguralis medica de insectis Coleopteris: nec non de plantis ... 1755
- Carie consumtae tibiae notabilis jactura 1756
- Phthisis Haemorrhoidalis Illustri Exemplo Illustrata 1756
- Haemorrhagia intestino-hepatica, haemorrhagiarum hypochondriacarum species vulgo neglecta 1758
- Qvaestiones Medicae Parisinae 1759
- Medicinae dynamicae specimen IV 1761
- Cystotomia lateralis Moreauiana nova eademque receptis longe praestantior ... 1764
- Febris malignae pathologia ... 1768
- luxationis brachii. Quam rectore universitatis Eberhardino ... 1771
- An sub partu humano, etiam naturali, emoveantur innominata adeo, pelvis ossa ... 1774
- Obesitatis corporis humani nosologia 1775
- Arthritidis ratio et curatio : singulari casu illustrata ... 1777
- Dissertatio inauguralis sistens Foetus per pelvim transitum, sub partu ... 1778