Georg Habsburg-Lothringen

Georg Habsburg-Lothringen, Paul Georg Maria Joseph Dominikus von Habsburg-Lothringen, hungare Habsburg György (naskiĝis la 16-an de decembro 1964 en Starnberg, Germanio) estas la plej juna filo de Otto von Habsburg kaj ties edzino Regina de Saksio-Meiningen. Li do estas nepo de Karlo la 1-a, la lasta aŭstra imperiestro kaj (kiel Karlo la 4-a) lasta hungara reĝo.

Georg Habsburg-Lothringen

Li abiturientiĝis en 1984 en Tutzing (Bavario). Ekde 1984 ĝis 1993 li studis juron, politiksciencojn, historion kaj islamistikon en Innsbruck, Madrido kaj Munkeno. Krom tio, li en 1987 kaj 1988 estis kunlaboranto de ZDF; de 1990 ĝis 1992 li gvidis eĉ televidan produktan firmaon.

Li vivas ekde 1993 en Sóskút ĉe Budapeŝto, kie li laboris ekde 1995 en gvidantaj pozicioj de televidaj produktaj firmaoj. Li iĝis fine de 1996 speciala ambasadoro de Hungario.

Georgo Habsburg ekde 2004 estas prezidanto de la Hungara Ruĝa Kruco. Li kaj lia edzino (protestantino Eilika, princino de Oldenburgio, naskiĝinta en 1972) vivas en Sóskút. Ili geedziĝis en 1997 en la ĉefurba baziliko de Sankta Stefano.

Ili havas tri gefilojn:

  • Zsófia Mária Tatjana Monika Erzsébet Katalin (naskita en 2001)
  • Ildiko Maria Walburga (naskita en 2002)
  • Károly-Konstantin Mihály István Maria (naskita en 2004)