Georgi Oreŝkov
bulgara esperantisto
Georgi OREŜKOV (nask. en 1864 en Koprivŝtica, mort. je nekonata dato) estis bulgara doganperisto, antaŭe telegrafoficisto kaj Esperanto-pioniro.
Georgi Oreŝkov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1863 en Koprivŝtica |
Morto | mortodato nekonata |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Reĝlando Bulgario Bulgario |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 1343 |
Oreŝkov, kiu loĝis en Burgas, aliĝis al Esperanto en 1899. Li eldonis la gazeton ,Rondiranton', verkis broŝuron kaj lernolibron en 1900, kuntradukis la Universalan Vortaron en la bulgaran (1910) kaj fondis en Plovdivo Esperanto-klubon. Kunlaboris al ,L' Esperantiste' kaj ,Tra La Mondo‘.
En 1905 li estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato (LK)[1].
Verkoj
redakti- 1910 Oreškov, G[eorgi]; Atanasov, G.; Zamenhof, L.L. k.a. Fundamenta universala vortaro de la lingvo internacia Esperanto (Bulgara eldono). Osnoven universalen rečnik na mezdunardniya ezik Esperanto. Sofia: S.M. Stojkov, 1910. 96 p.
Referencoj
redakti- ↑ Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.