Georgia kolegio (Munkeno)

Herzogliches Georgianum (latine: Collegium Georgianum) estas romkatolika porsacerdota seminario en Munkeno, Germanujo.

Georgia kolegio
romkatolika seminario • religia konstruaĵo • muzeo
Komenco 1840 vd
Geografia situo 48° 9′ 0″ N, 11° 34′ 54″ O (mapo)48.14997609622211.581743654367Koordinatoj: 48° 9′ 0″ N, 11° 34′ 54″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Situo Munkeno
Adreso Professor-Huber-Platz 1
Poŝtkodo 80539
Georgia kolegio (Munkeno) (Germanio)
Georgia kolegio (Munkeno) (Germanio)
DEC
Georgia kolegio (Munkeno)
Georgia kolegio (Munkeno)
Map
Georgia kolegio (Munkeno)
Membro de Kalliope vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
la nuna Georgia kolegio je Munkeno
la iama Georgianum en Ingolstadt

Historio redakti

Temas, post la roma Almo Collegio Capranica, la dua plej malnova porpastra seminario d ela mondo. Ĝi troviĝas en la strato Ludwigstraße kontraŭe al la ĉefa ejo de la Munkena universitato (Professor-Huber-Platz 1). Ambaŭ konstruaĵojn planis la kortega arĥitekto Friedrich von Gärtner.

Fondis ĝin en 1494 duko Georgo la Riĉa en Ingolstadt sub la nomo Herzog-Georgien- Collegium. En majo 1800 ĝi translokiĝis kun la universitato al Landŝut, en oktobro 1826 al Munkeno. La nuna munkena nemoveblaĵo de Gärtner (alikonstruo inter 1835 kaj 1840) gastigas ankaŭ kolekton de liturgiaj artaĵoj.

Tamen la tuto ĝis hodiaŭ funkcias seminarie por teologoj el la tuta mondo kvankam korektas ke kelkaj studentoj nuntempe ankaŭ alifakultaten enmatrikuliĝis. Post la Dua mondmilito rektoris Joseph Pascher, Walter Dürig, Reiner Kaczynski kaj Winfried Haunerland. Ekde 2022 ĉefrespondecas la karintiano Stefan Kopp. Ĉiuj-ĉi estis respektive estas universitataj profesoroj pri liturgisciencoj.

Konataj studintoj redakti

Literaturo redakti

  • Andreas Schmid: Geschichte des Georgianums in München. Festschrift zum 400jährigen Jubiläum. Regensburg 1894.
  • Walter Dürig: "Das Herzogliche Georgianum in München." Ĉe: Georg Schwaiger (eld.): Das Erzbistum München und Freising in der Zeit der nationalsozialistischen Herrschaft, Band 2. München/Zürich 1984, p. 739–746.
  • Georg Schwaiger: Das Herzogliche Georgianum in Ingolstadt, Landshut, München 1494–1994. Regensburg 1994.
  • Manfred Weitlauff, Claudius Stein (eld.): Zur Geschichte der Katholisch-Theologischen Fakultät der Universität München und des Herzoglichen Georgianums im 19. und 20. Jahrhundert. (=Münchener Theologische Zeitschrift 2014/4), St. Ottilien 2014.

Eksteraj ligiloj redakti