Georg SCHWAIGER (naskiĝinta la 23-an de januaro 1925 en Neustadt-Hienheim, mortinta la 9-an de novembro 2019 en Munkeno) estis germana prelato kaj eklezihistoriisto.

Georg Schwaiger
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1925 (1925-01-23)
en Hienheim
Morto 9-an de novembro 2019 (2019-11-09) (94-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo historiisto de kristanismo
universitata instruisto
teologo
historiisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Schwaiger deĵoris inter 1943 kaj 1945 ĉe Regna Laborservo, poste ĉe Luftwaffe. En 1945 li iĝis militkaptito de la angloj, poste de la usonanoj kaj de la francoj. De 1945 ĝis 1947 li studis filozofion, teologion kaj historion en Regensburgo, poste ĉe la Munkena universitato. En 1950 li doktoriĝis pri teologio post defendo de la tezo Kardinal Franz Wilhelm als Bischof von Regensburg (1649–1661) estonte en 1950/51 helpanto en Wörth an der Donau. En marto 1951 li ricevis la ordinacion. Habilitiĝo pri eklezihistorio sukcesis en 1955 danke al la skribaĵo Die altbayerischen Bistümer Freising, Passau und Regensburg zwischen Säkularisation und Konkordat. Poste li estis privata docento.[1] Li estis disĉiplo de Franz Xaver Seppelt.

Inter 1962 kaj 1971 Schwaiger estis profesoro pri bavaria eklezihistorio en Munkeno, poste ĝis 1993 samloke pri eklezihistorio de mezepoko kaj la moderna epoko. Plurfoje li pretis dekani por la teologoj (1968–1969, 1979–1981, 1987–1989).

Graveco

redakti

Li kun aliaj eldonis la gazeton "Beiträge zur Geschichte des Bistums Regensburg" kaj publikigis plurajn librojn, i.a. pri papa historio, ekz. Kleines Lexikon der Päpste kaj Papsttum und Päpste des 20. Jahrhunderts. Por la tria eldono de la enciklopedio Lexikon für Theologie und Kirche li verkis plurajn artikolojn, aparte pri papoj kaj aliaj elstaruloj el la historio de la Eklezio.

Multaj gravaj esploristoj ĝuis instruiĝon de Schwaiger, ekz. Manfred Weitlauff, Karl Hausberger, Hans Ammerich, Peter Pfister, Anton Landersdorfer, Manfred Heim kaj Alexander Loichinger.

Honoroj

redakti
  • 1981 – orda membro ĉe Kommission für bayerische Landesgeschichte bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften
  • 1982 – papa honora prelato, fare de Johano Paŭlo la 2-a
  • 1988 – meritkruco germania Bundesverdienstkreuzes 1. Klasse Verdienstordens der Bundesrepublik Deutschland
  • 1990 – festa ese-kolekto okaze de la 65-a datreveno naskiĝtaga
  • 1993 – Bayerischer Verdienstorden
  • 1995 – festa ese-kolekto okaze de la 70-a datreveno naskiĝtaga
  • 1997 – Kulturpreis der Bayerischen Landesstiftung
  • 2002 – honora doktoreco de la teologia fakultaro regensburga

Verkoj (elekto)

redakti
  • Kardinal Franz Wilhelm von Wartenberg als Bischof von Regensburg (1649–1661) (= Münchener theologische Studien. Abteilung 1: Historische Abteilung. Band 6). München 1954 (disertacio)
  • Die altbayerischen Bistümer Freising, Passau und Regensburg zwischen Säkularisation und Konkordat (1803–1817) (= Münchener theologische Studien. Abteilung 1: Historische Abteilung. Band 13). München 1959 (zugleich Habilitationsschrift, München).
  • Die Reformation in den nordischen Ländern. München 1962.
  • Ignaz von Döllinger. Antrittsvorlesung (= Münchener Universitätsreden. Neue Folge, Heft 37). München 1964 (surrete).
  • Päpstlicher Primat und Autorität der allgemeinen Konzilien im Spiegel der Geschichte. München/Paderborn/Wien 1977, ISBN 3-506-74786-X.
  • Johann Michael Sailer, der bayerische Kirchenvater. München/Zürich 1982, ISBN 3-7954-0108-9.
  • (eld.) Monachium Sacrum. Festschrift zur 500-Jahrfeier der Metropolitankirche Zu Unserer Lieben Frau in München. München 1994, ISBN 3-422-06116-9.
  • (Hrsg.) Kloster Weltenburg – Geschichte und Gegenwart. Anton H. Konrad Verlag, Weißenhorn 2014. ISBN 978-3-87437-472-9
  • Papsttum und Päpste im 20. Jahrhundert: Von Leo XIII. zu Johannes Paul II. C.H.Beck, München 1999, ISBN 978-3-406-44892-8

Literaturo

redakti
  • Paul Mai: Prälat Prof. Dr. Georg Schwaiger, dem 1. Vorsitzenden des Vereins für Regensburger Bistumsgeschichte, zum 70. Geburtstag. In: Beiträge zur Geschichte des Bistums Regensburg. Band 29, 1995, ISSN 0522-6619, p. 7–10.

Eksteraj ligiloj

redakti