Gerðr

nord-ĝermana diino kaj gigantino

En Nordia mitologio, Gerðr (malnovnordlanda prononco: [ˈɡerðz̠]; "enfermita")[1] estas jötun, diino, kaj edzino de la dio Frejo. Gerðr estas atestita en la Poezia Edda, kompilita en la 13-a jarcento el pli fruaj tradiciaj fontoj; la Proza Edda kaj Heimskringla, verkita en la 13-a jarcento fare de Snorri Sturluson; kaj en la poezio de skaldoj. Gerðr estas foje literumita Gerd aŭ Gerth.

Gerðr
nord-ĝermana diaĵo
Informoj
Sekso ina
Patro Gymir
Patrino Aurboða
Edzo/Edzino Frejo
Infanoj Fjölnir
vdr

Kaj en la Poezia Edda kaj en la Proza Edda, Frejo vidas Gerðr dedistance, enamiĝas je la vido de ŝia beleco, kaj sendas sian serviston Skírnir al Jötunheim (kie Gerðr kaj ŝia patro Gymir loĝas) por akiri ŝian amon. En la Poezia Edda Gerðr dekomence malakceptas, sed post serio de minacoj fare de Skírnir ŝi estas devigita akcepti. En la Proza Edda, ne estas mencio al minacoj. En ambaŭ fontoj, Gerðr akceptas renkontiĝis kun Frejo je fiksita dato en Barri kaj, post Skírnir revenas kun la respondo de Gerðr, Frejo bedaŭras, ke la kunsido ne okazu pli frue. En ambaŭ Edda Gerðr estas priskribita kiel la filino de Gymir kaj de la jötun Aurboða.

En Heimskringla, Gerðr estas registrita kiel la edzino de Frejo, evemerita kiel amata reĝo de Svedio. En la sama fonto, la paro estas la fondintoj de la Ingla dinastio kaj produktis filon, nome Fjölnir, kiu reĝiĝis post la morto de Frejo kaj pluigis sian stirpon. Gerðr estas ofte teoriumita kiel diino asocia kun la tero. Gerðr inspiris verkojn de arto kaj literaturo.

Notoj redakti

  1. Orchard (1997:54).

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti