Gerd JACQUES [ĵak] estas flandra esperantistino, naskiĝis en Ekeren, Belgio, la 31-an de aŭgusto 1956. Ŝi estas la plej multjara oficistino de Flandra Esperanto-Ligo. Ŝi eklaboris en la tiama Grafika Centro Antverpeno de UEA en la jaro 1977. Veninte el antverpena familio en kiu 4 generacioj parolas Esperanton, ŝi lernis unue presadon, kaj pretigis plurajn Esperanto-revuojn kaj broŝurojn. Poste aliaj homoj transprenis tiun taskon, kaj ŝi specialistiĝis pri librotenado. Nun ŝi estas direktoro de Flandra Esperanto-Ligo. Ŝi ankaŭ parte okupiĝas pri la magazino Monato, zorgante pri la rilatoj kun la perantoj kaj enkasigante la kotizojn. Ŝi helpis fondi FLEJA kaj estis ĝia komitatano ĉe TEJO. Ŝi estas filino de Henny Jacques-De Ketelaere kaj nepino de Morris De Ketelaere. Ŝi havas du filinojn, Karlijn kaj Melinde[1].

Gerd Jacques
Gerd Jacques en 2017
Gerd Jacques en 2017
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1956
en Ekeren
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Antverpeno
Nacieco flandro / belgo
Ŝtataneco Belgio
Familio
Patrino Henny De Ketelaere
Frat(in)oj Lieve Jacques • Ilse Jacques
Edz(in)o Guido Van Damme
Infanoj Karlijn Van DammeMelinde Van Damme
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Referencoj redakti

  1. Monato 2003/1, p. 6.