Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Karlijn VAN DAMME (naskiĝis la 22-an de oktobro 1989 en Borgerhout) estas flandra esperantistino kaj kuracistino. Ŝi kreskis kaj studis en Antverpeno. Dum kelkaj jaroj ŝi estis estraranino ĉe Flandra Esperantista Junulara Asocio (FLEJA). Ŝi parolas Esperanton denaske. Karlijn Van Damme estas filino de Guido Van Damme kaj Gerd Jacques, kaj fratino de Melinde Van Damme. Ŝia nomo cetere indikas familian radikon en la mezepoka urbo Damme proksime de Bruĝo.

Karlijn Van Damme
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1989 (1989-10-22) (34-jaraĝa)
en Borgerhout
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Guido Van Damme Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Gerd Jacques Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Melinde Van Damme Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
vdr