Gergely Kovács (politikisto)

KOVÁCS Gergely (19-an de januaro 1980 en Budapest) hungara grafikisto, politikisto; gvidanto de Hungara Duvosta Hundo Partion (hungare Magyar Kétfarkú Kutya Párt).

Gergely Kovács
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1980 (1980-01-19) (44-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistografikisto • dezajnisto
vdr

Biografio redakti

Gergely Kovács studis en Scienca Universitato de Szeged. En Szeged li fondis ŝercan partion (sen oficiala registro) en 2006 (Hungara Duvosta Hundo Partio). La membroj estis nomataj "pasivistoj" (ne aktivistoj). Ili partoprenis en la politika kampanjo. Kelkaj el iliaj politikaj promesoj:

  • eterna vivo
  • senpaga biero
  • monto al Szeged (memoru: la urbo etendiĝas sur plena ebenaĵo).

En 2009 li revenis al Budapeŝto, kie li aranĝis manifestacion por sensencaĵoj. En 2013 la partio petis la oficialan registron, kiu plurfoje ne sukcesis, nur en la sekva jaro. En 2015 la kabineto faris politikan afiŝokampanjon, poste Kovács kolektis monon interrete kaj kreis mokan kontraŭkampanjon. En 2017 liaj pasivistoj kolorigis disrompitan trotuaron en Pécs, poste en aliaj urboj. La polico malpermesis ĝin. En la sama jaro Kovács aranĝis sukcesan manifestacion, kie li estis la ĉefa oratoro kaj mokis la plenan politikan vivon. En 2018 la partio partoprenis en la parlamenta baloto akirinta 1,75%. Tio ne sufiĉis por mandato, sed la la partio ricevis konstantan ŝtatan monhelpon. Kovács ofte estas videbla sur televizia ekrano.

 
En Kaposvár la polico malpermesas la koloran trotuaron