Germana Ido-Societo
Germana Ido-Societo (GIS, germane Deutsche Ido-Gesellschaft) estas la nacia asocio de la Ido-movado en Germanio. GIS estis fondita en Berlino en 1960 kaj en 2010 havis 21 membrojn. Ĝi eldonas la revuon Ido-Saluto!, kiu aperas kvarfoje jare.
Antaŭ la fondo de GIS ekzistis Germana Ido Federuro.
La estraron de Germana Ido-Societo konsistigas (en 2011):
- Prezidanto: d-ro Detlef Groth
- Vicprezidanto: d-ro Thomas Schmidt
- Sekretario: Eberhard Scholz
- Kasisto: Dieter Schmidtchen