Gero

Biblia mezurunuo de pezo

En la hebrea Biblio, la gero[1] (hebree גֵּרָה, gērāh) estas antikva mezurunuo de maso kaj valuto.

Unu-gera arĝenta monero el Judeo en la Persa imperio, de maso 0,58 g

Priskribo redakti

La gero estis kaj valuto kaj mezurunuo de maso aŭ pezo. Kiel mezurunuo de maso, laŭ Oxford Biblical Studies Online[2], unu gero estas proksimume 570 miligramoj.

En ambaŭ sencoj, (mone kaj mase)

1 gero = 0,1 beko = 0,05 siklo = 0,001 mino.

Laŭ la komentario de Salomon ben Isaak (Raŝi),[3] la gero estas la sama kiel la aramea maʿah (aramee 𐡌𐡏𐡄, hebree מעה).

Uzo en la Biblio redakti

En la libroj de Eliro kaj Nombroj en la Torao, Dio ordonas ke la Izraelidoj devas pagi monon po 10 geroj por ĉiu plenkreskulo:

 
 Jen kion devas doni ĉiu, kiu pasas la kalkulon: duonon de siklo laŭ la grandeco de la sankta siklo (siklo enhavas dudek gerojn); duono de siklo estu oferdono por la Eternulo. 
— Londona Biblio, Eliro 30:13
 
 prenu po kvin sikloj pro ĉiu kapo, laŭ la sankta siklo prenu, po dudek geroj en siklo; kaj donu la monon al Aaron kaj al liaj filoj […] 
— Londona Biblio, Nombroj 3:47–48

Laŭ la ĉi-supraj versikloj, unu gero egalas dudekonon de siklo.

La Libro de Jeĥezkelo ankaŭ mencias la mezurunuon:

 
 La siklo devas enteni dudek gerojn; dudek sikloj, dudek kvin sikloj, kaj dek kvin sikloj estu por vi unu min’o
— Londona Biblio, Jeĥezkelo 45:12

Laŭ la ĉi-supra versiklo, unu mino egalas 20×(20+25+5)=1000 gerojn.

Referencoj redakti

  1. ger/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
  2. Weights and Measures (angle).
  3. Yechezkel - Ezekiel - Chapter 45 (angle). The Complete Jewish Bible with Rashi Commentary. Chabad-Lubavitch Media Center.

Vidu ankaŭ redakti