Mino (monunuo)

antikva mezurunuo de maso

Mino[1]min’o[2]minao [3] (hebree: מָנֶה /māné/, greke: μνᾶ, latine: mina) estis antikva sumera-babilona-greka mezurunuo de pezo kaj poste ankaŭ monunuo.

La mino estis unue orienta masunuo, kiun transprenis la grekoj, tiel en Ateno ĝi korespondis al la maso de 434 ±3 gramoj.

En la plej antikva sumera-babilona 60-uma sistemo

1 talanto = 60 minaoj = 3600 sikloj.

Diodoro Sikulo skribas, ke la Balearaj ĵetilistoj servintaj Hamilkaron dum la batalo ĉe la kapo Eknomo (256 a.K.) ĵetis ŝtonojn pezaj je unu mino (libro 19, 109). La nomo de la moderna tera mino certe baziĝas sur la simileco kun la formo de la Antikva masunuo.

El unu mino da arĝento oni premis 100 draĥmojn. 60 minoj korespondis al unu talanto.

La greka mino en la antikva monsistemo redakti

1 talanto = 60 minoj
1 mino = 100 drakmoj
1 statero = 2 drakmoj
1 drakmo = 6 oboloj

Fotogalerio redakti

Referencoj redakti

  1. PIV, malgraŭ kolizio kun la Fundamento de Esperanto.
  2. Londona Biblio.
  3. «Quo vadis?, tr. Lidja Zamenhof.

Literaturo redakti

  • Tyll Kroha: Münzen sammeln. Ein Handbuch für Sammler und Liebhaber. Klinkhardt & Biermann, Braunschweig 1961, 1968, München 1985 (6.Aufl.). ISBN 3-7814-0249-5