Geum urbanum
plantospecioj
Urba geumo (Geum urbanum) estas specio de geumo kaj apartenas al la planta familio Rosaceae. Ili estas malaltaj staŭdoj kun rizomoj en la tersurfaco, kun flavaj floroj, kiuj havas kvinnombran petalaron. La fruktoj estas plurakenoj. Fruktoj unuope finiĝas per aristo. Aristoj estas maturiĝintaj stilusoj. Do ĉiu semo estas provizita per akra hoko, preta alkrociĝi al la vestaĵo aŭ al la pelto de preterpasanto.
-
Plantido
-
Burĝonoj kaj floro.
-
Floro.
-
Nematura frukto.
-
Rizomo
![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Geum urbanum
![]() | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Geum urbanum L., 1753 | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Plantido
redakti[[Dosiero:]] Kotiledonoj estas elipsaj. La plantido estas hara. La akso sub la kotiledonoj estas ruĝa.
Rizomo
redaktiRizomo estas mallonga kaj dika. Ĝi utilas por provizado kaj por reproduktado.
Eksteraj ligiloj
redakti- Geum urbanum Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine svede
- Geum urbanum esperante