Gianmarco Tamberi

itala altosaltisto

Gianmarco Tamberi - naskiĝis la la  1-an de junio 1992(nun 1992-06-01), do nun 31-jara - estas itala atleto. La specialiĝis pri altosalto. En la somera Olimpiko 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, okazis simbola momento, kiam en elmontro de sportema kaj olimpika spirito, li kaj la katara konkuranto Mutaz Essa Barshim konsentis disdividi la oran medalon anstataŭ decidi la gajninton en altosalto. La du atletoj klarigis, ke ĝi estas "mesaĝo al la pli juna generacio: dividi kun amiko estas pli bela, kaj ĝi estas pli ol sporto".

Gianmarco Tamberi
jen en 2016
jen en 2016
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1992 (1992-06-01) (31-jaraĝa)
en Civitanova Marche
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Alma mater Liceo Scientifico Federico e Muzio Campana • Liceo Scientifico Luigi di Savoia
Familio
Patro Marco Tamberi
Frat(in)o Gianluca Tamberi
Okupo
Okupo altosaltisto
vdr

Ĉe gravaj konkuradoj, li estas konata pro kreskigo de plena barbo dum la kvalifikigaj konkuroj kaj razado de duona vizaĝo por la finalo. Tio alportis al li la kromnomon "duonbarba".

ormedalo dividita en Tokio 2020