Ĥiĥono

urbo en Hispanio
(Alidirektita el Gijón)

Ĥiĥono (hispane Gijón, asture Xixón) estas urbo situanta en Hispanio, politika ĉefurbo de la municipo samnoma. Ĥiĥono situas ĉe la marbordo de Asturio, aŭtonoma regiono de kiu ĝi estas la plej loĝata municipo. Laŭ stato de la jaro 2023, en la urbo vivis 268 313 loĝantoj sur areo de 184,31 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 456 loĝantoj/km². Krome, ĝi estas konata kiel la ĉefurbo de la Verda marbordo.

Ĥiĥono
council of Asturies

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 33201–33213 • 33200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 268 313  (2023) [+]
Loĝdenso 1 456 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 32′ N, 5° 41′ U (mapo)43.52931-5.67732Koordinatoj: 43° 32′ N, 5° 41′ U (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Areo 184,31 km² (18 431 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ĥiĥono (Asturio)
Ĥiĥono (Asturio)
DEC
Ĥiĥono
Ĥiĥono
Situo de Ĥiĥono
Ĥiĥono (Hispanio)
Ĥiĥono (Hispanio)
DEC
Ĥiĥono
Ĥiĥono
Situo de Ĥiĥono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gijón [+]
vdr
Parta vido de la urbo Ĥiĥono

Ĝi situas en la supra-centra zono de Asturio, je 28 km de Oviedo kaj 26 km de Avileso, iĝante parto de la metropola areo kiu enhavas dudek municipojn de la centro de la regiono, kun ampleksa reto de ŝoseoj, kaj fervojo kaj kun 885.053 loĝantoj en 2011, kio igas ĝin la sepa metropola areo de Hispanio. La urbo ankaŭ estas parto de la tiel nomata Asturia ok.

La urbo Ĥiĥono fondiĝis en la 5a jarcento a.K. kaj ĝis ĵusaj datoj, ĝi estis precipe industria urbo kio multe helpis ĝian disvolviĝon kaj kreskon laŭlonge de la 20a jc. Tamen, dum la lastaj jaroj la krizo de la siderurgio kaj la ŝip-sektoro ĝi konvertiĝis en grava centro turisma, universitata kaj por la servoj.

Esperanto redakti

La 16-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis de la 23a ĝis la 27a de julio 1955 en Ĥiĥono. Tiu estis la unua fojo kiam la Hispana Kongreso de Esperanto okazis en Ĥiĥono, la dua estis la 39-a en 1979.

Gefiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti