Gilo
Gilo estas planlingvo kreita de Alan GILES en 1997 kaj disvastigata per multaj retpaĝoj en interreto. Ĝi iomete similas al Volapuko kvankam ne estas familiaj ligoj inter ili.
Gramatiko
redaktiAlfabeto
redaktiGilo uzas propran artefaritan alfabeton, ĉar en latina alfabeto estus 7 valoroj por litero "a", 10 valoroj al litero "o" ktp. Ŝajne la aŭtoro konas nur la konfuzan anglan skribmanieron.
Morfologio
redaktiKvankam ĝia vortprovizo estas bazita en la angla lingvo (la aŭtoro diris, tuterare, ke tiu estas la unua planlingva projekto kiu uzas la angla vortprovizo kiel bazo), la radikoj estas mallongitaj. Multsilabaj anglaj radikoj estas mallongitaj, kiel en Volapuko.
Gilo ne havas artikolojn.
La pluralon de substantivoj oni faras per -i: buk/buki (libro/libroj).
La verboj havas 21 modojn kaj 6 tempojn en 2 voĉoj, similete al Volapuko.
Adjektivoj kaj adverboj finas per -a.
Gilo havas artefaritajn korelativojn simile al Esperanto. Demandaj pronomoj komencas ĉiam per k-: k = kio; kpe = kiu; kki = kia, ktp. Demonstrativoj komencas per c-: cepe = tiu, ktp. Negativoj komencas per za-: zape = neniu, ktp. Ĉiuvortoj komencas per al: alpe = ĉiu, ktp. Nedefinaj vortoj komencas per en-: enpe = iu, ktp. Krom tiuj estas ankaŭ kelkvortoj komencitaj per ic-: icpe = kelkaj homoj; icfi = kelkaj aferoj; ktp.
Personaj pronomoj estas: me (mi), yu (ci), il (li), el (ŝi), ul (ri), ol (ĝi), mi (ekskluziva ni), wi (inkluziva ni), yi (vi), ili (vira ili), eli (ina ili), uli (ria ili), oli (ĝia ili), li (simpla ili), su (singulara si), sui (plurala si).
Sintakso
redaktiLa baza vortordo estas S-V-O (subjekto, verbo, objekto).
Ekzemplo
redaktiBabela turo (Genezo 11: 1-9):
|