Gimnazio Ostrava-Hrabůvka
Gimnazio, Ostrava-Hrabůvka, kontribua organizaĵo estas ŝtata gimnazio, kies establinto estas Moraviasilezia regiono. En lerneja registro la lernejo havas registritaj studajn fakojn Gimnazio – ĝenerala (79-41-K/401) por la kvarjaraj kaj (79-41-K/801) la okjaraj studadoj kaj fako Gimnazio (79-41-K/81) de plurjara sudado.
Gimnazio Ostrava-Hrabůvka | ||
---|---|---|
gimnazio | ||
Informoj | ||
fondodato | 1-a de septembro 2001 | |
Situo | ||
Geografia situo | 49° 46′ 47″ N, 18° 15′ 45″ O (mapo)49.779618.2625Koordinatoj: 49° 46′ 47″ N, 18° 15′ 45″ O (mapo) | |
lando | Ĉeĥio | |
urbo | Ostrava | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
jura formo | publik-bona korporacio en Ĉeĥio vd | |
| ||
Gimnazio, Ostrava-Hrabůvka, kontribua organizaĵo | |
---|---|
Establinto | Moraviasilezia regiono |
Direktoro | Mgr. Šárka Staníčková |
Vicdirektoro | Mgr. Kamil Štěpán RNdr. Lukáš Slouka |
Adreso | Fr. Hajdy 34 700 30 Ostrava-Hrabůvka |
Nombro de lernantoj | 580 (al la 1-a de septembro 2007) |
oficiala retejo de la lernejo | |
Fakoj de studado | |
| |
Historio
redaktiEn la jaro 1953 estiĝis unue Dekunujara mezlernejo (1953–1958). La estiĝo de lernejo estis kunigita kun Leĝo pri unueca lernejafero kaj establinto fariĝis Regiona nacia komitato en Ostrava. Laŭ administra principo novaj studentoj fariĝis lernantoj el urbopartoj Vítkovice, Starý Zábřeh, Hrabová kaj apudaj municipoj. Profesoraro estis kreita el instruistoj de Matica gimnazio, gimnazio en Ostrava-Přívoz kaj sanitara lernejo. La unua direktorino fariĝis Irena Vantuchová. Komune kun la meza lernerjo havis en la konstruaĵo sidejon ankaŭ baza lernejo.
Fine de la 50-aj jaroj kaj komence de la 60-aj jaroj la lernejo fariĝis unue dekdujara lernejo kaj poste Meza ĝenerale kleriga lernejo. Sed post malfermo de lernejo de la sama tipo en Ostrava-Zábřeh okazis malfluso de lernantoj. Plua kaŭzo de la malaltiĝanta stato de la lernantoj estis nuligo de loĝejfonduso de Ferfabriko Vítkovice, kiu koneksis kun disvastigado de uzinoj de VŽKG.
Printempe de 1968 estis komencita konstruado de nova konstruaĵo, ties malfermo estis planita por jaro 1970. Tiutempe estiĝis ankaŭ unuaj klasoj de la kvarjara gimnazio. Pro malfruigita realigo la instruado komencis en la novaj spacoj en Ostrava-Hrabůvka en strato Františka Hajdy 34 nur la 25-an de septembro 1974. La konstruaĵo tiam prezentis la plej modernan objekton enkadre de la ostravaj mezlernejoj.