Gimnoto

(Alidirektita el Gimnotedoj)

GimnotojGimnotedoj aŭ familio de Gymnotidae estas fiŝoj kiu troviĝas nur en nesala akvo de Centrameriko kaj de Sudameriko.[1] Ĉiuj posedas organojn adaptatajn al uzado de bioelektro. Ili nomiĝas ankaŭ tranĉilfiŝojelektraj angiloj.

La familio havas 33 akceptatajn speciojn en 2 genroj.[2]

Estas noktulaj fiŝoj de trankvilaj akvoj de profundaj riveroj. En netrankvilaj akvoj ili povas vundiĝi unu la alian.[1]

Elektroprodukto redakti

Matura gimnoto povas esti ĉirkaŭ 2 m longa kaj pezi 20 kg. En la korpo estas organo elektroprodukta: kiam io ekscitas la fiŝon, tiu organo produktas elektron, nome tensio de 500 voltoj kun kurento de duonampero, kio sufiĉas por lumigi lampon. En la klaso de fiŝoj estas ankaŭ aliaj specioj de aliaj familioj kiuj produktas elektron, kiaj la siluro de Afrikoak ja la torpedo de Atlantiko.[3]

Iam oni pensis ke tiu adapto kaj kutimo estis armilo por forpeli eventualajn predantojn aŭ predi mem, sed postaj studoj pruvis, ke tio utilas ankaŭ por navigokontrolo, ĉar la elektraj organoj povas sendi signalojn kiun alia kapa organo ricevas por kontroli ne nur predojn kaj predantojn, sed ankaŭ barojn aŭ ion ajn survoje.[4]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 FishBase family, Gymnotidae, aprilo, 2007.
  2. Fishes of the World, Nelson, Joseph, S., John Wiley & Sons, Inc., 2006, ISBN 0-471-25031-7.
  3. Ĉen Ŝjaŭji, Aventuro de Ĉasisteto dum Ekspediciado, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1988. Esperantigis Hŭang Fengĝu; ilustris Hu Hŭanĵan. paĝo 24. Temas ne pri scienca verko, sed pri populariga, ĉiukaze uzebla kaj citebla.
  4. Ĉen Ŝjaŭji, 1988. paĝo 24.